27.7.07

 

Mortopuno, nova eldono

Pli-malpli nun finiĝas la 80-a kongreso de SAT, kiu dum tiu ĉi lasta semajno disvolviĝis en Parizo. Mi ĉeestis la unuan parton, sed devis reveni antaŭ la fino, pro laboro.

Al mi speciale plaĉis la laboro de kelkaj junaj kamaradoj, kiuj donis freŝan aeron al iuj agadoj.

Libro pri mortopunoĈefe al ili ŝuldiĝas la ero kiun mi deziras reliefigi nun. Temas pri libro ĵus eldonita kaj prezentita dum la kongreso: “Mortopuno – Faktoj & Dokumentoj”. Ĝi estas la unua produktaĵo de la Eldona Fako Kooperativa de SAT, nova maniero organizi la eldonojn de SAT, aprobita dum la pasintjara kongreso.

La libro konsistas el tri partoj. La unua entenas diversajn beletraĵojn, inter kiuj gravan parton okupas rakonto de Victor Hugo, “Klaŭdo Mizerulo” (Claude Gueux). La dua parto donas la parolon al mortkondamnitoj mem. La tria estas kompendio de faktoj pri la nuna stato de mortopuno.

La verko estas kolektiva, kun interveno de pluraj aŭtoroj. Mi mem aperas en la listo, sed mi tuj konfesu ke mia estas certe unu el la malplej signifaj el ĉiuj. La grandan ŝarĝon, mi malkovru eĉ se tio estas kontraŭ ilia volo, prenis sur sin tiu grupo kiun mi antaŭe menciis, kaj ĉefe la fratoj Vinko kaj Vito Markov kaj Frederiko Scibor.

Ili tre bone laboris ankaŭ dum la kongreso. Kompreneble, mi ne forgesas la ceterajn organizantojn, ĉar volonta zorgado de kongreso, de ĉia esperanta kongreso, estas tasko tre laboriga kaj ofte ne sufiĉe dankata.

Aliflanke, la kongreso estis okazo renkonti personojn kun kiuj mi delonge komunikiĝas per la reto aŭ ĝenerale je longa distanco, aŭ renkonti novajn amikojn. Mi tre ĝojis pri tio, kaj vere esperas ke ne pasu tro longa tempo denove ĝui tiun ŝancon. Ja nenio anstataŭas la senperan kontakton per komuna lingvo, ĉu ne?


18.7.07

 

Nia Digg

Interesa, kaj mi esperas ke daŭronta, iniciato por esperantistoj: retejo por rekomendi aliajn retejojn, aŭ, pli ĝuste, retejerojn, tio estas, artikolojn kaj subpaĝojn. Temas pri koncepto simila al la konata Digg, aŭ al la hispanlingva Menéame, al kiu ĝi pli similas laŭforme. La nomo estas Klaku. Ĝi ankoraŭ bezonas iom da polurado, kaj ĉefe disvastigo, sed ĝi estas jam vizitinda loko.

Legu pli pri ĝi en Libera Folio.

Klaku! (tie ĉi!)


12.7.07

 

Delokitaj arkitekturoj

Dum tiuj ĉi monatoj junio kaj julio estas vizitebla en Madrido, organizita de la Ministerio pri Loĝado, ekspozicio pri diversaj hispanaj arĥitektoj, kiuj devis forlasi Hispanion post la fino de la interna milito. La nomo de la evento estas “Arquitecturas desplazadas” (Delokitaj arĥitekturoj).

Inter la pritraktitaj profesiuloj troviĝas unu pri kiu mi jam skribis antaŭe: la esperantisto Francisco Azorín Izquierdo. Inter la ekspoziciaĵoj (vidu tie ĉi bildan raporteton) troviĝas pluraj aludoj al lia esperantista aktivado, kiel organizanto kaj kiel verkisto de du vortaroj, unu ĝenerala kaj alia pri arĥitekturo (detaloj pri lia faceto kiel verkisto estas legeblaj hispanlingve en la retejo de José María Rodríguez Hernández, el kie verŝajne estis prenitaj diversaj informoj aperantaj en la ekspozicio) .

Grupo de hispanaj ekzilitoj en MeksikioEn la apuda foto (klaku sur ĝin por ĝin grandigi) videblas Azorín mem kun kelkaj kunuloj, inter kiuj la konata kolonelo Julio Mangada. Ili estas, de maldekstre: Vicentica de Martí, Carmen Poch (edzino de Azorín), Julio Mangada, ties ĉi filo Luis Mangada, Blas Tarodo, Pierette de Tarodo, Pepita Sanz (edzino de Mangada) kaj Francisco Azorín. La loko kaj dato estas Xochimilco, 1945 (el la arĥivo de Manuel Azorín Poch).

La ekspozicio estas malfermita ĝis la 30-a de julio.


11.7.07

 

La aliflankaj esperantistoj

Mi deziris respondi al du miskomprenoj aŭ miskonceptoj. Unue, al la bildo ekzistanta en eksteraj rondoj, ke la pioniraj esperantistoj estis ĉiuj anarĥiistoj aŭ framasonoj, kaj ke, specife en Hispanio, ĉiuj ili apartenis al movadoj kiuj apogis la Respublikon dum la hispana milito. La alia kritiko venas el kelkaj amikoj de la hispana movado, kiuj plendis ke mi dediĉis troan atenton en miaj historiaj artikoloj al la samideanoj batalantaj ĝuste en tiu specifa flanko de la milito.

Do, mi verkis artikolon por precizigi tiujn du aspektojn, kiu estis publikigita en la bulteno de Hispana Esperanto-Federacio, kaj kiun mi nun enretigis en tiu ĉi paĝaro.

Mi rekomendas ĝian legadon, krome, ĉar ĝi pritraktas la kazon de diversaj homoj, kelkaj el kiuj ludis gravan rolon en la movado, kaj poste apogis la puĉon de generalo Franco, sed ankaŭ ĉar ĝi helpas prilumi la rilaton de ties ĉi reĝimo al nia lingvo. Pli kompleksan ol oni kutime supozas.


3.7.07

 

Du blogaj juveloj

En blogoj troveblas plej diverskvalita materialo, kaj ne ĉiam bona, por diri milde. Sed jen kaj jen kaŝiĝas juveloj. Mi ŝuldas ligojn al multaj bonaj blogoj en Esperanto, kelkajn el kiuj mi regule vizitas, kaj certe mi baldaŭ pagos tiun ŝuldon. Sed nun mi deziras atentigi pri nur du el ili. Pro du kialoj: unu cirkonstanca, ĉar ili antaŭnelonge (nelge, dirus iuj) dediĉis atenton al hispanlingva literaturo. La alia, ĉar temas pri du homoj kies aliaj retejoj troviĝas inter la plej klerigaj, informigaj kaj ĝuigaj el la esperanta retpanoramo.

Ralph Dumain enretigis tekstojn de Borges tradukitajn al Esperanto.
Ralph havas unu el la plej kompletan retpaĝon de kulturtema Esperanto: http://www.autodidactproject.org/.

Cezar havas diversloke tradukaĵojn de hispanlingvaj poetoj. Sed nun mi atentigas pri tri poemoj, tre diversaj, pri Donkiĥoto.
Cezar, kaj la klubo Kaparaco, havas aliajn retejojn, kun multege da bona poezio. Ekzemple:

Kiel dirite, multaj aliaj meritas mencion, sed tiuj ĉi du estas ĝenerale nemalhaveblaj.