27.7.07

 

Mortopuno, nova eldono

Pli-malpli nun finiĝas la 80-a kongreso de SAT, kiu dum tiu ĉi lasta semajno disvolviĝis en Parizo. Mi ĉeestis la unuan parton, sed devis reveni antaŭ la fino, pro laboro.

Al mi speciale plaĉis la laboro de kelkaj junaj kamaradoj, kiuj donis freŝan aeron al iuj agadoj.

Libro pri mortopunoĈefe al ili ŝuldiĝas la ero kiun mi deziras reliefigi nun. Temas pri libro ĵus eldonita kaj prezentita dum la kongreso: “Mortopuno – Faktoj & Dokumentoj”. Ĝi estas la unua produktaĵo de la Eldona Fako Kooperativa de SAT, nova maniero organizi la eldonojn de SAT, aprobita dum la pasintjara kongreso.

La libro konsistas el tri partoj. La unua entenas diversajn beletraĵojn, inter kiuj gravan parton okupas rakonto de Victor Hugo, “Klaŭdo Mizerulo” (Claude Gueux). La dua parto donas la parolon al mortkondamnitoj mem. La tria estas kompendio de faktoj pri la nuna stato de mortopuno.

La verko estas kolektiva, kun interveno de pluraj aŭtoroj. Mi mem aperas en la listo, sed mi tuj konfesu ke mia estas certe unu el la malplej signifaj el ĉiuj. La grandan ŝarĝon, mi malkovru eĉ se tio estas kontraŭ ilia volo, prenis sur sin tiu grupo kiun mi antaŭe menciis, kaj ĉefe la fratoj Vinko kaj Vito Markov kaj Frederiko Scibor.

Ili tre bone laboris ankaŭ dum la kongreso. Kompreneble, mi ne forgesas la ceterajn organizantojn, ĉar volonta zorgado de kongreso, de ĉia esperanta kongreso, estas tasko tre laboriga kaj ofte ne sufiĉe dankata.

Aliflanke, la kongreso estis okazo renkonti personojn kun kiuj mi delonge komunikiĝas per la reto aŭ ĝenerale je longa distanco, aŭ renkonti novajn amikojn. Mi tre ĝojis pri tio, kaj vere esperas ke ne pasu tro longa tempo denove ĝui tiun ŝancon. Ja nenio anstataŭas la senperan kontakton per komuna lingvo, ĉu ne?


Bookmark and Share
Komentoj:
La mapo (kiun mi ne sukcesis grandigi) eble misgivdas pri Usono, kiu estas unukolora, malgraŭ tio ke la situacio estas miksa: iuj (sub)ŝtatoj havas mortpunon, aliaj ne.

Ken
 

La kodo de koloroj estas:
- blua: mortopuno abolita
- verda: nur kaze de milito
- oranĝa: delonge ne aplikata
- bruna: mortopuno ekzistas

Vi pravas ke la situacio ene de Usono malsimilas laŭŝtate, sed la mapo estas farita sekvante internaciajn landlimojn, kaj tial la ĝusta koloro estas bruna ("mortopuno [bedaŭrinde plu] ekzistas")
 

Wow! You've made my day. I may not be able to translate this very well, but I certainly send you all my very best good wishes.
Cheers
 

Saluton! TONYO,
ekskuzu min,
antaŭ ne longe, mi publikigis mian: "ESPERANTITALA BLOGO...".

http://fortikajxuloesperantablogo.blogspot.com/

Mi estas komencianto kaj modeste deziras aldoni mian voĉon al multaj esperantaj blogoj dislokitaj laŭ la tutamondo.
Vi antaŭe vidu ĝin, poste decidu se enmeti ĝin en via riĉa listo.
Mi jam aldonis vian adreson en mia listo.

Dankon. Amike,

Irnerio

P. m. E. (Pardonu mian Esperanton)
 

Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.