25.1.09

 

La esperoj pri Obama

Ankaŭ mi ĝojas pri la venko de Obama, kiel ne?

Sed, kompreneble, ankaŭ mi opinias, kiel Luis Guillermo, kvankam probable pro malsamaj kialoj, ke la revoj estis tro grandaj, kaj ke oni desapontiĝos baldaŭ se oni nutras troajn esperojn pri radikalaj ŝanĝoj.

Certe, neniom esperu ni pri la ebla enkonduko de Esperanto en la usonaj lernejoj, pri kio oni tiom multe parolis en nia medio. Ne estas eĉ la plej malgranda ebleco pri tio. Mi supozas ke ĉiuj ni konscias, kaj ke la celo de la proponintoj estis nur porinforma (vidu mian grajneton por tio)

Pri la ĝenerala politiko, mia aserto baziĝas ne nur pri natura kaj rekomendinda malfidemo, sed pri historia sperto: miaopinie ekzistas fortaj paralelismoj inter la venko kaj la esperoj de Obama, kaj pri du antaŭaj okazaĵoj en Hispanio.

En 1982, juna advokato Felipe González kondukis la socialistan partion de Hispanio (socialdemokratan) al granda venko, unuafoje post la diktaturo, kaj meze de granda ekonomia krizo. Li estis homo kun granda ĥarismo, kaj bona oratoro, kaj sukcesis iluzii grandajn amasojn. Lia slogano: “Por la ŝanĝo” (kaj kiam oni demandis lin kion tio signifas, li respondis: “ke Hispanio funkciu”).

Kaj kio okazis post la venko? Ne ekonomia revolucio, nur drasta alĝustiĝo kiu kaŭzis multan doloron, kvankam poste ĝi montriĝis bonrezulta. En ekstera politiko, neniu ŝanĝo: oni konfirmis la eniron en NATO, pere de divida referendumo, malgraŭ antaŭaj promesoj (eble vi memoros la anekdoton pri Javier Solana, unu el la gvidantoj de antaŭa kampanjo kontraŭ tiu aliĝo, kaj posta ĝenerala sekretario de la organizo). En lukto kontraŭ terorismo, la rezulto estis ampleksigo de la malpura milito, kun kaŝa apogo al parapolicaj taĉmentoj. Kaj kelkajn jarojn poste, grandaj skandaloj de korupteco. Nu, resume, ne ĉiuj juĝas malbona tiun periodon, sed ĉiukaze neniu en Hispanio pensas ke dum ĝi rezultis drastaj ŝanĝoj en la socio.

La alia simileco okazis en 2004, ĉe la venko de la dua socialista gvidanto, José Luis Rodríguez Zapatero. La figuroj de Zapatero kaj Obama estas sufiĉe similaj. Ili ambaŭ estas advokatoj, sed ne laboris kiel tiaj, kaj estas preskaŭ samaĝaj (ili eĉ naskiĝis la saman tagon, kun unu jaro de diferenco). Zapatero iel same venas el la marĝenoj, eĉ se ne tiom kiel en la kazo de Obama. Lia familio estas modeste mezklasa, kaj la rolo pri politika marĝeneco venas el la figuro de lia avo, kapitano mortpafita dum la intercivitana milito ĉar li ne volis aliĝi al la puĉistoj; li do apartenas al la klaso de la “perdintoj” de la milito, kio rilate al politiko estas sufiĉe grava cirkonstanco en Hispanio.

Zapatero estis same surpriza figuro, kiu aperis subite antaŭ la publika opinio, danke al unu parolado: post multaj jaroj kiel obskura deputito, li kandidatis por la gvidado de sia partio, fronte al pli spertaj kaj famaj homoj. Li sukcesis iluziigi la partianojn, pere de parolado simpla sed entuziasmiga, kaj li venkis en la interna kongreso.

Li same sukcese entuziamiigis la balotantojn, fronte al la alia partio, vidata kiel la apogantoj de la prezidento Bush, la milito kaj la mensogo. Post la venko, li nomumis sian ĉefan internan rivalon kiel ministro de defendo, kaj spertan konserveman homon kiel vicprezidanto pri ekonomio. La ĉefa kriterio por la ministraro estis la varieco (ĉe Obama etna, ĉe Zapatero genra). Kaj tuj post sia nomumo, same kiel Obama fermis Guantanamon, Zapatero rehejmeniris la trupojn en Irako, sian ĉefan balotan promeson, malgraŭ la nekredemo de la registaro de Bush.

Sed denove ne atendu miraklojn nek revoluciojn. Zapatero ŝanĝis multajn aferojn forme, kaj aprobis plurajn gravajn reformojn rilate al socio, kelkajn el ili sufiĉe famajn tutmonde, kiel la rajto je geja edziĝo. Sed en la ekonomio kaj en la politika strukturo, la mastrumado estis kaj plu estas pure ortodoksa. Oni neniel riskis kontraŭi la kapitalojn, eĉ kiam evidentis ke la ekonomio bazita sur la konstruado kondukos al katastrofo, kaj ke la enorma proporcio de portempaj laborkondiĉoj kreas la bazon por socia malstabiliĝo. Ankaŭ nun, en plena krizo, la respondoj de la hispania registaro estas pure tradiciaj, kaj sekvas la iniciatojn de la ceteraj eŭropaj registaroj.

La ŝanĝoj okazas ĉefe en kosmetika nivelo, kaj ankaŭ en io tamen grava: la humoro (aŭ, per vorto hispanlingva kiu fariĝis kvazaŭ marko rilate al Zapatero, la “talante”), tio estas, la pledo por dialogo kaj interkonsento, anstataŭ trudo kaj alfrontiĝo, ankaŭ en eksterlandaj rilatoj.

Mi ne volas porti tro malproksimen la paralelismon, sed se vi deziras antaŭvidi kiel oni regos el la Usono de Obama, rigardu la Hispanion de Zapatero... kun multe malpli da armiloj, da mono kaj da internaciaj respondecoj.


23.1.09

 

Ĉu la virinoj legas pli?

Mi ĵus blogis en la hispana lingvo pri aserto kiun mi legis aŭ aŭskultis multfoje, sed kiun mi konsideras erara: ke la virinoj legas pli ol la iĉoj (permesu ke mi portempe uzu tiun sufikson, por aludi kion aliaj nomas viroj aŭ maskloj, kaj ne sentu vin forpuŝita per tiu ĉi malgranda lingva detalo)

La instigo redakti nun miajn impresojn venis el ĵusa eldono de raporto pri la stato de la legado en Hispanio, komplete legebla en http://www.lalectura.es/. La direktoro de la studo estas bona fakulo, kiu iam, kun helpo, blogis en Esperanto, José Antonio Millán.

La aserto pri tiu supozata pli granda legemo de la virinoj aperas ne nur en tiu studo, sed en aliaj enketoj, en ĵurnalartikoloj kaj eĉ en ministeriaj planoj. Ĝi aperas ankaŭ en statistiko tuteŭropa, la Eŭrobarometro pri “eŭropaj kulturaj valoroj” de la jaro 2007 (kiun eble vi konas ĉar ĝi havas ampleksan ĉapitron pri lingvokonoj). Laŭ ĝi la tendenco estas ĝenerala en la kontinento.

Foje, oni apogas ĝin sur empirian bazon: rigardu dum vojaĝo en metrovagono, kaj vi trovos ke la virinoj legas pli.

Nu, ĉar la aserton mi jam estis leginta plurfoje antaŭe, dum la pasintaj monatoj mi mem kontrolis la legemon de la vojaĝantoj en la metroo, kaj rimarkis ke la konkludo estas erara, almenaŭ en mia urbo. La viriĉoj legas same aŭ eĉ pli ol la inoj. Sed mi alvenis al pli interesa kaj pli fidinda konkludo: la ina legado estas multe malpli varia.

Mi klarigu unue ke la konkludoj estas kompreneble tute ne sciencaj, kaj ne enhavas nombrojn; do, la fidindeco ne estas granda. Due, ili havas statistikan karakteron, kaj ne estas ĝeneraligaj, kaj lasas multan spacon por esceptoj. Trie, ili ne intencas doni mian takson aŭ mian juĝon. Kvare, eble ili estas aplikeblaj nur al mia medio. Ĝuste pro ĉio ĉi mi verkas tiun ĉi version en Esperanto: por scii ĉu vi havas la saman impreson kaj ĉu tiu ĉi fenomeno validas en aliaj landoj.

Kion do legas kaj ne legas la inoj?

La virinoj kiujn mi observas nur legas ses klasojn da legaĵoj:

— Romanoj: ne necesas multaj eksplikoj: virinoj legas multe da romanoj (la viriĉoj ankaŭ, ĉefe ju pli junaj)

— Senpagaj ĵurnaloj: en la metroo oni lastatempe legas multe da senpaga gazetaro, kiu multe disvastiĝis lastatempe, kaj kiun legas egale ambaŭ seksoj. Tamen, la proporcioj estas tre malsamaj en aliaj tipoj de ĵurnaloj (vidu sube)

— Gazetoj “por virinoj”. Tiu ĉi koncepto estas nebone difinebla, sed inkludas certan variecon de gazetoj kiujn ĉefe (sed ne nur) legas virinoj, inter kiuj troviĝas iuj eksplicite direktitaj al ili. Ili povas inkludi el klaĉgazetoj, aŭ modaj, aŭ tiuj kun konsiloj laŭ la tipo de “Cosmopolitan” ĝis la specialaj por la knabinoj, la hejmmastrumado aŭ la matrineco. Mi volas emfazi ke mi ne intencas doni pejorativan nuancon al tiu koncepto: kiel oni povas poste vidi, ekzistas ankaŭ “masklaj gazetoj”.

— Libroj pri psikologio aŭ memhelpo. En tiu ĉi koncepto mi inkludas tiujn medicinajn ĉefe orientitajn al la traktado de la psikosomataj malsanoj.

— Biografioj. Inkluziviĝas la libroj pri la aktualeco de konkretaj homoj (ne nur klaĉaj).

— Legado profesia, tio estas, materialo por la laboro aŭ la studo.

Kiel oni povas vidi, temas pri tre varia temaro, sed la sekva demando estas memevidenta: kion ne legas la virinoj? Jen kelkaj legaĵoj kiuj estas patrimonio preskaŭ ekskluziva de la viriĉoj, almenaŭ laŭ mia observado:

— Aliaj tipoj de literaturo. Kiel dirite, en Hispanio la virinoj legas pli da aktualaj noveloj, sed ŝajnas al mi ke la klasika literaturo estas preskaŭ patrimonio de la iĉoj. Krome, kontraŭ ia publika bildo, mi devas diri ke la malmultajn fojojn en kiuj mi vidis homon legante poezion en publika loko, ĉiam estis iĉo kiu tenis la libron. Ŝajnas ke la inoj ĉeestas pli la teatron aŭ spektas pli da filmoj, sed mi preskaŭ neniam vidis iun el ili legi teatrolibron aŭ kinscenaron (ne inkluziviĝas profesiaj legadoj)

— Alitipaj ĵurnaloj: la virinoj preskaŭ ne legas sportajn ĵurnalojn (temas pri evidenta konstato, kiu ofte kondukas multajn al la konkludo de ke viriĉoj nur legas tion). Ankaŭ ne financan gazetaron, kaj tre malofte alian fakan. Virinoj en Hispanio legas multe malpli da ĝeneralaj ĵurnaloj, kaj ĉefe nur la dimanĉan, kiu foje fariĝas kvazaŭ la suplemento de la suplemento.

— Alitipaj gazetoj. En Hispanio la magazinoj tute segmentiĝis laŭsekse. Virinoj legas nur tiujn gazetojn kiuj finfine fariĝis eĉ se komence ne intencite “por virinoj” (eĉ se ofte ankaŭ iĉoj ĝin legas, foje kaŝe). Ili neniam legas “masklajn gazetojn”, inter kiuj troviĝas tiuj kiuj jam apriore estis tiaj, kiel la “FHM” aŭ similaj, aŭ la pornografia, sed ankaŭ tiuj pri motoro aŭ sportoj. Sed, eĉ pli, estas preskaŭ nur masklaj la gazetoj specialiĝintaj aŭ fakaj, kiel la politikaj, la sciencaj, la historiaj, kaj eĉ la literaturaj.

— Nefikciaj libroj. Kiel mi diris antaŭe, oni foje povas vidi virinojn legantajn librojn pri la aktualeco, precipe se ili havas biografian komponenton, kaj ankaŭ mi menciis la memhelpan literaturan. Virinoj legas ankaŭ aliajn librojn kiam ili bezonas ilin pro profesiaj aŭ studaj motivoj. Sed krome en tiuj ĉi cirkonstancoj, la ĝenro nefikcia estas preskaŭ ekskluziva afero de la genro maskla. Mi aludas tie ĉi la eseon, aŭ la librojn por plezura informado, tio estas, librojn pri politika debato, pri scienca disvastigo, pri historio aŭ muziko, ktp.

— Legado en la Reto. Pri tiu ĉi mi ne havas klarajn datumojn, kaj la kontrolo uzata, t.e., la observado en la trajno, ne taŭgas. Sed diversaj fontoj, precipe pri ĵurnaloj, gazetoj, aŭ fakaj blogoj, donas validecon al la aserto ke la pura legado en la Reto estas multe pli ofta ĉe maskloj, almenaŭ ĝis antaŭ nelonge. Mi uzas la vorton “pura” por ne inkluzivi la kazojn en kiu estas dialogo, du- aŭ mult-direkta, tio estas, retforumojn, dialogojn en blogoj, retbabiladon, sociajn retojn, ktp, en kiuj ambaŭ seksoj partoprenas, eĉ se kelkfoje aparte.

Legado ne estas nur legi librojn

Mi pensas ke oni nun povas vidi kial oni asertas ke la virinoj legas pli, kaj kial mi malkonsentas. La informoj aludas al la legado de libroj, kaj specife de romanoj kaj noveloj, kvankam oni ne ĉiam tion diras eksplicite. Estas kvazaŭ tio estus memkomprenebla, aŭ ĝi estus supera formo de legado.

Tamen, se oni konsideras pli vastan koncepton pri tio, kion oni difinu legado, la konkludoj fariĝas multe pli nuancitaj.

Mi volas emfazi kaj ripeti ke la asertoj pri la malpli granda varieco de legaĵo de la virinoj ne volas prijuĝi la relativan kvaliton de la legado. Post la publikigo de la hispanlingva blogero mi ricevis komentojn, kvazaŭ temis pri masklisma artikolo. Ne, aŭ almenaŭ tion mi ne intencis: mi ne volas diri al la homoj kion ili legu, kaj ne juĝas la kialojn elekti unu klason da leginda materialo. Krome, mi mem ne legas multajn tekstojn en la ĝenroj kiujn mi priskribis kiel legitaj de maskloj, inter kiuj la plej oftan tipon, la sportan gazetaron.

Nur pri unu ĝenro mi devas montri mian puzlecon kaj fari ja personan prijuĝon, ĉar ĝi estas mia plej ofta tipo de legado: kial virinoj tiom malofte legas, nur pro plezuro, eseojn kaj nefikcion?


20.1.09

 

Tibor Sekelj, traduko de la semajno en Wikipedia

Inter la projektoj de la Wikipedia ekzistas unu rilata al ĉiuj ties lingvaj versioj, nomata “Traduko de la semajno”, en kiu oni elektas unu artikolon interesan, sed ekzistantan nur en unu aŭ malmultaj Vikipedioj, kaj oni proponas la tradukon al kiom eble plej multe da lingvoj, kaj la verkadon de la koncerna artikolo en ties versioj.

La elektita por tiu ĉi semajno estas artikolo pri esperantisto: la aventurulo kaj verkisto Tibor Sekelj.

Ĝi ŝajnas al mi interesa, ĉar li estis sufiĉe altira personeco. Kaj krome ĝi donas videblecon al la homo kaj la lingvo. Do, mi invitas vin uzi la esperantan artikolon por krei aŭ plibonigi la nacilingvan version. Eble ne necesas ke vi kopiu ĝin kompleta, kaj ekzemple oni povas resumi la liston de liaj librojn; krome, vi povas uzi aliajn versiojn, kiel la franca kaj hispana, kiuj estas relative bonkvalitaj. Jen do bona ŝanco por lerni kiel redakti tekstojn en Vikipedio, kaj eble tio donos al vi la kuraĝon plibonigi aliajn rilatajn al Esperanto en via propra lingvo.

Ah, kaj se vi estas sufiĉe nova esperantisto, jen alia invito: al la legado de la libroj de Tibor Sekelj. Lia stilo estas tre klara, kaj la aventuroj ankoraŭ interesaj post tiom da jaroj. Kaj oni ne perdos la memoron de tiu granda mondvojaĝanto kaj mondcivitano.


8.1.09

 

Alia tradukeraro: la kampanjo de la ateista buso

Probable multaj el vi jam konas la kampanjon lanĉitan de la britiaj ateistoj, kiuj luis propagandon en londonaj aŭtobusoj, kun la slogano “Dio probable ne ekzistas: ne zorgu kaj ĝuu la vivon”.

La kampanjo nun alvenas ankaŭ Hispanion: dum venonta semajnfino du ateistaj busoj portos en Barcelono la saman sloganon, en la hispana kaj kataluna lingvoj, kaj oni esperas ripeti la agadon en Madrido kaj aliaj urboj.

Mi apogas la kampanjon, kaj kontribuos al ĝi. Estas necese montri ke la nekredanta opcio estas tute normala, ĉefe en lando kie la katolika Eklezio ankoraŭ pensas ke ili havas la monopolon de la rajto sin manifesti surstrate.

Tamen, mi ne tiom ŝatas la sloganon tie ĉi elektitan. Mi ŝatas la anglan version, sed ne la hispanan... ĝuste ĉar ili elektis la saman. Oni faris la kutiman eraron traduki la vortojn, sed tiamaniere la senco aliiĝis.

Mi eksplikas la paradokson: en la iniciato en Britio, la organizantoj respondis al kampanjo de religia organizo, kiu minacis nekredantojn kun la fajro de la infero. Oni eksplikis la aferon kaj la publiko juĝis ke oni proponas tute maturan vivmanieron, sen timo kaj sen angoro. Eĉ la vorto “probable” efikas tute pozitive.

En Hispanio la katolikoj ne minacas per infero, sed ili preferas krei inferon surtere, per la altrudo de sia propra vivideo. Tie ĉi la iniciatintoj de la kampanjo ne havis la lerton aŭ la povon bone ekspliki la aferon, kaj mi timas ke la publiko povas vidi nur hedonismon kaj senzorgemon.

Eĉ la usonanoj tradukis la sloganon, kaj preferis alian aliron “Kial kredi en dio? Simple estu bona pro amo al la boneco” (“Why believe in a god? Just be good for goodness' sake”)

Mi mem estus elektinta tekston similan al la londona slogano, sed kun alia nuanco: “Dio probable ne ekzistas: ne zorgu, vi ne bezonas ĝin por esti feliĉa”.