22.12.06

 

Esperanta martiro

En la prelego pri la rolo de Esperanto dum la hispana intercivitana milito pri kiu mi aludis en pasinta artikolo, mi dediĉis parton de la tempo al la sekvoj por la esperantista movado de la venko de la trupoj de Franco, kaj pri la persekutoj suferitaj de pluraj aktivuloj, ĉefe pro ilia partopreno en aliaj movadoj ne tre ŝatataj de la venkintoj. Mi citis du kazojn speciale kruelajn kaj nur lastatempe konatajn. La unua estas la la eksurbestro de madrido, Cayetano Redondo, pri kiu mi baldaŭ rakontos kun pli da detalo. La dua estas tiu de Sidonio Pintado, kiu estis dum iom da tempo prezidanto de la tiama Hispana Esperanto-Asocio. Ambaŭ estis mortpafitaj malmulte post la fino de la milito.

La kazon de Sidonio Pintado mi priskribis en la lasta numero de “Boletín” de Hispana Esperanto-Federacio, kiu ĵus alvenis en la poŝtokestojn de la anoj de la asocio. Mi trovas ĝin sufiĉe interesa, por ke ankaŭ la nemembroj sciu pri ĝi, kaj do mi ĵus enretigis ĝin en aparta paĝo. Permesu ke mi rekomendu ĝian legadon, kaj ne temas pri tio ke mi ĝin verkis. Eĉ se vi ne estas aparte interesataj en historiaj aferoj, mi pensas ke la cirkonstancoj de la ekkono de lia sorto estas sufiĉe reprezentaj de la nunaj iniciatoj en Hispanio pri la retrovado de la historia memoro.

Sidonio PintadoKrome, la sorto de s-ano Pintado estas sufiĉe kortuŝa por ke vi legu pri ĝi. Mi ne hezitas nomi lin martiro, ĉar li estis murdita pro siaj konvinkoj: estas kurioze ke la katolika Eklezio lastatempe beatigis aŭ sanktigis multajn pastrojn mortigitajn dum la milito, sed forgesis ke la samo okazis en la flanko kiun ĝi apogis, rilate al alia kolektivo kiu estis severe reprezaliita: la instruistoj. Sidonio Pintado estis unu el tiuj martiroj, kaj lia ligiteco al Esperanto igas lian vivon ankoraŭ pli reprezenta. (Tiun ligitecon vi povas vidi en la apuda bildo, kie steloj kaj verdaj flagoj estas klare montritaj; klaku sur ĝin por pligrandigi la detalojn)

Mi komence havis la intencon atendi iom da tempo post la publikigo en papera formo, antaŭ ĝin enretigi. Sed mi fine decidis tion fari nun, tuj post la ricevo de la Bulteno, pro tre malgaja kialo, kiu impulsis min rapidi: la filo de nia samideano, kaj fonto de la informoj, suferas je grava kancero kaj tre probable forpasos tre baldaŭ. Lia nomo estas Pablo Pintado, kaj li havas ligon kun Esperanto nur hazardan: li estis la arĥitekto de la madrida Palaco de Kongresoj, kie okazis la Universala Kongreso de 1968 (ĝi krome estas konata de multaj nemadridanoj ĉar ĝi havas karakterizan mozaikon de pentraĵo de Miró en la ĉefmuro, kaj ĝi apudas la futbalstadionon de la Real Madrid).

Pablo konservis la dokumentojn de la paĉjo, ankaŭ tiujn pri Esperanto, kiujn montris al ni lian filinon Natalia, la savanton de la memoro de la avo. Do, mi certas ke li ĝojos pro la publikigo de la informo pri lia patro, kaj mi volonte omaĝas ilin ambaŭ per ĝi.


18.12.06

 

Post la Blogo-Tago

Kiel daŭrigo de miaj du lastaj tekstoj, kiuj rilatis al la Tago de la Blogo en Esperanto, mi devas komenti tri novaĵojn:

1. Ŝajnas ke la fermo de la elsendo de Radio Pollando iom prokrastiĝos. La skandalo de la kontraŭsemidaj komentoj de la vicdirektoro de la radio vekis polemikon en Pollando, kaj la direktoro sentis sin devigita peti senkulpigon. Eble influis ankaŭ la malbonan guston ka la fermotago okazis ĝuste dum la Tago de Esperanto, datreveno de la naskiĝo de la (pola kaj judas) Zamenhof. Ŝajnas ke la elsendo daŭros ĝis jarfino, kaj ke poste oni plu elsendos per la reto. Tamen, estas malbonaŭgure ke la retpaĝoj de la esperantlingva elsendo ĵus malaperis. Ĉu eble la saĝeco ankoraŭ ne tute perdiĝis?

2. La ligo kiun mi hieraŭ enretigis al Radio Havano-Kubo kondukis al paĝo pri la tiel nomataj “kvin herooj”, la grupo de kubanoj infiltritaj en la kontraŭkastristaj fortoj en Usono, kaj enkarcerigitaj en tiu ĉi lando. Por pli ĝeneralaj informoj pri Kubo estas pli bone aliri la paĝon de la Kuba Novaĵ-Agentejo, en Esperanto.

3. Por la Blogo-Tago, mi mem kun helpo de Manolo faris malgrandan kampanjon por inviti diversajn blogistojn hispanajn aŭ hispanlingvajn partopreni la iniciaton. Kelkaj respondis kaj permesu ke mi reciproku per ligo. La unuaj ne estas esperantistoj (aŭ ne plene regas la lingvon), kaj bezonis iom da helpo; estas interese substreki ke kelkaj el ili (precipe la du unuaj kaj parte ankaŭ la du sekvaj) estas tre konataj en la hispana blogosfero. La lastaj jam estas daŭraj amikoj:

Kaj fine, ŝajne Alejandro iom forgesis sian blogon, sed li partoprenis alimaniere: en alia retejo oni faris intervjuon al li.

Al ĉiuj, dankon kaj gratulojn.


15.12.06

 

Duongaja Tago

Esperanto-tagoOkaze de la Tago de Esperanto, kaj precize de la Tago de la Blogo en Esperanto, la hodiaŭa artikolo escepte publikiĝas dulingve. Normale, la tekstoj en la hispana aperas nur en mia alia blogo.

Hodiaŭ, 15-an de decembro, devus esti gaja tago por la esperantistoj, konsiderante la celebradon de la Tago de Esperanto, tradicie kiel Tago de la Libro en Esperanto kaj ĉijare ankaŭ kiel Tago de la Blogo en Esperanto. Sed restas amara postgusto, ĉar ĝuste hodiaŭ ĉijare, se neniu tion malhelpas kaj ne okazas miraklo, estos la lasta tago de la elsendoj de Radio Polonia en Esperanto. Kvankam ekzistas pluraj aliaj radiostacioj disaŭdigantaj en Esperanto, kiel Radio Ĉinio, Radio Vatikano, la RAI, Radio Havano-Kubo , kaj kelkcento da lokaj kaj alternativaj stacioj, la elsendoj de Radio Polonia estas simbolo, pro ĝia frekvenco, la kvalito de ĝiaj servoj, la alta kultura enhavo, la lingva nivelo kaj la ligo al Pollando al Esperanto: saman tagon kiel hodiaŭ antaŭ 147 jaroj naskiĝis en Bialistoko la iniciatinto de Esperanto, D-ro Zamenhof.

Malfeliĉe, kiel mi diris, la elsendoj de Radio Polujo ĉesos hodiaŭ se ne okazas miraklo, kaj tion ĉi mi ripetas, se konsideri ke la nunajn regantojn de Polujo nur tiuj ĉi diaj intervenoj povas halti. Malgraŭ la vasta internacia kampanjo, en kiu mi mem partoprenis, por peti ke oni modifu la decidon, ŝajne pezas pli la ideologiaj kialoj por la fermo. Eĉ se komence oni defendis organizajn kaj ekonomiajn kialojn, aspektas evidente ke la ĉefa motivo estas politika. Eble pro malŝato al ĉiu universalista tedenco, kaj, mi suspektas, pro tiu kontraŭsemida nuanco ke jam en la pasinto manifestiĝis en diversaj polaj aŭtoritatoj rilate al Esperanto. (Mi skribis tiun ĉi frazon hieraŭ, kiam mi pretigis la malneton de tiu ĉi artikolo: hodiaŭ oni povas konfirmi ke tiu ĉi motivo ne estas fremda al tiu decido; kiel reliefigas en sia hodiaŭa eldono unu el la plej gravaj polaj ĵurnaloj, Gazeta Wyborcza, la vicdirektoro de Radio Polonia klarigas ke estas vere ke Zamenhof estis pola, “sed de juda origino”)

Oni anoncis ke plu konserviĝos diversaj elsendoj por la reto, sub la formo de podkasto. Nu, io estas io, sed tio ne estas komparebla.

Kaj mi per tio ne deziras disdegni la podkastojn, ĉar fakte ekzistas pluraj tre interesaj, ankaŭ en Esperanto. Jen ligoj al kelkaj el ili: Ĉi Tie Nun, esPodkasto, Radio VerdaVarsovia Vento. Mi volas reliefigi la podkaston de brazilano nun loĝanta en Madrido, Roger Borges (kaj ankaŭ tie ĉi)

Sed temas pri du tute apartaj komunikiloj, kaj mi timas ke nenio plenigos la vakuon lasitan de la superbaj profesiuloj de Radio Polonia en Esperanto. Sed, ja la damaĝo estas plia por ili: se la fratoj Kaczyński ne deziras ke ni sciu pri iliaj iniciatoj kaj iliaj deflankiĝoj, ili agis bone. ni restos kun Wisława Szymborska, kaj klopodos forgesi ke la kompatindaj poloj estas nun regataj de bando de ŝovinistaj fiuloj.

Dume, ni plu aŭskultos la arĥivojn de la elsendoj en Esperanto-Radio-Arkivo. Ĝi estas vera plezuro.

Jornada alegre a medias

Hoy día 15 de diciembre debería ser un día feliz para los hablantes de esperanto, ya que se celebra el Día del Esperanto, tradicionalmente como Día del Libro en Esperanto y este año también como Día del Blog en Esperanto. Pero nos queda un regusto amargo, porque este año, hoy, si nada lo remedia y no se produce un milagro, es el último día de las emisiones de Radio Polonia, en el idioma esperanto. Aunque hay más emisoras que difunden en esperanto, como Radio China, Radio Vaticano, la RAI, Radio Habana y unas cuantas decenas de emisoras locales y alternativas, la emisión de Radio Polonia es un símbolo, por su frecuencia, la calidad de sus servicios, el elevado contenido cultural, el nivel lingüístico, y la ligazón de Polonia con el esperanto: en la ciudad ahora polaca de Bialistok nacía hoy hace 147 años el iniciador del esperanto, el Dr. Zamenhof.

Desgraciadamente, como decía, las emisiones de Radio Polonia cesarán hoy, si no hay un milagro, y esto último lo repito, dado que a los actuales gobernantes de Polonia, sólo este tipo de intervenciones divinas les puede parar. A pesar de la vasta campaña internacional, en la que yo mismo he participado, para solicitar que se modificara esa decisión, parece ser que pesan más las razones ideológicas para este cierre. Aunque en un primer momento se adujeron razones organizativas y económicas, parece evidente que el motivo principal es político. Quizás por aversión a cualquier veleidad universalista, o, no lo descarto, un cierto matiz antisemita que ya en ocasiones anteriores se había manifestado en las relaciones de algunas autoridades polacas con el esperanto (Escribí esta frase ayer, cuando preparaba el borrador de este artículo: hoy puedo confirmar que este motivo no es ajeno a la decisión; como recoge en su edición de hoy uno de los más importantes diarios polacos, Gazeta Wyborcza, el subdirector de Radio Polonia aclara que es verdad que Zamenhof era polaco, “pero de origen judío”)

Se ha anunciado que se van a mantener ciertas emisiones, sólo para la Red, en forma de podcast. Bueno, menos da una piedra, pero no es comparable.

Y no por despreciar los podcast, ya que los hay muy buenos, también en esperanto. Aquí hay enlaces a varios de ellos Ĉi Tie Nun, esPodkasto, Radio Verda o Varsovia Vento. Quiero destacar especialmente el de un brasileño, que vive actualmente en Madrid, Roger Borges (y también aquí)

Pero es que son dos medios de comunicación diferentes, y me temo que nada llenará el vacío que dejan los magníficos profesionales de Radio Polonia en Esperanto. Ahora, que ellos se lo pierden: si los hermanos Kaczyński no quieren que fuera sepamos sus iniciativas y sus desvaríos, han hecho bien. Nos quedaremos con Wisława Szymborska, y trataremos de olvidar que ahora los pobres polacos están gobernados por una panda de chovinistas rastreros.

Y mientras tanto, seguiremos escuchando los archivos de las emisiones en Esperanto-Radio-Arkivo. Es un auténtico placer.


12.12.06

 

Tago de la blogo en Esperanto

Probable vi jam konas la iniciaton fari ĉijare el la 15-a de decembro (la kutima Zamenhof-festo) la Blogotagon en Esperanto. Mi iom eksplikis la aferon en mia hispanlingva blogo, por kuraĝigi simpatiantojn de Esperanto partopreni la eventon. Ja per la serĉiloj de TechnoratiBlogsearch mi ofte trovas multajn homojn kiuj ne skribas en Esperanto sed tamen diversmaniere montras intereson pri ĝi, kaj eble tio estos bona maniero kuraĝigi ilin ekuzi la lingvon. Almenaŭ mi tion sukcesis pri unu: normalizado.com.

Esperanto-tagoNu, la afero, mallonge dirite por tiuj ne konantaj la iniciaton, estas simple anonciĝi ĉe la retejo de ELNA, kaj tiutage verki en Esperanto kaj en via nacia lingvo. Vidu ankaŭ informon en la retejo de Global Voices.

Esperanto-tagoKompreneble, la tradicia maniero festi tiun tagon, manĝante, trinkante kaj akirante librojn, plu validas. Mi mem ankaŭ faros tion en Madrido, sed vidu ankaŭ la belan afiŝon de la kolegoj de Barcelono.

Ĉio estu je la memoro de Sankta Zam!


11.12.06

 

En la tago de la forpaso de Pinochet

prezidento Allende... ni memoru pri Allende kaj liaj lastaj vortoj.
Ĉi tiuj estis miaj lastaj vortoj, kaj mi certas pri tio ke mia sinofero ne estos senutila, mi certas pri tio ke ĝi almenaŭ estos morala leciono kiu punos la mallojalecon, la malkuraĝon kaj la perfidon.

8.12.06

 

Absurda festo

Hodiaŭ, 8-a de decembro, estas festo en Hispanio.

Kial? Mi tion demandis en mia hispanlingva blogo, kaj mi vetas ke tre malmultaj hispanoj konas la kialon.

Nu, ĉiuj scias ke temas pri la Senmakula Koncipiĝo de Maria, sed... kion tio signifas?

Mi vetas ke eĉ alilandaj katolikaj legantoj de tiu ĉi teksto reale ne scias kion oni festas en tiu festo.

Nu, provu.

Ankoraŭfoje.

Ne, ne temas pri la Koncipiĝo fare de Maria, sed de la koncipiĝo de Maria mem, fare de siaj patroj Joakimo kaj Anna.

La klarigon pri tio mi sciis danke al Esperanto, kaj mi iam diris al amiko ke tiu fakto sola jam valoras la lernadon de tiu ĉi lingvo. Ĉar mi tion sciis (post multe da jaroj loĝante en lando kun forta influo de la katolika Eklezio, kaj kun deviga lernado de ties doktrino) per la legado de eseo de Gaston Waringhien: "L' eterne diina", trovebla en la esearo "Ni kaj ĝi (pri religio kaj arto)". Mi iam devas publikigi ĝin en alia medio, sed ĉefe mi devas traduki ĝin hispanen, ĉar mi konstatis ke apenaŭ troviĝas klarigo pri tiu ĉi koncepto en mia alia lingvo, kaj certe ne kun la erudicio de tiu teksto, kun la klareco kaj la sprito kiun ĝi montras. Ne mirinde ke Waringhien estas konsiderata la spegulo en kiu ĉiuj lernantoj de la esearto devas nin rigardi.

VirgulinojAliflanke, tio permesas al mi nuancigi aserton de mia antaŭa blogaĵo, ke apenaŭ ekzistas skeptika literaturo en Esperanto. Tio veras por la mondo de la paranormaleco, sed ne por la religio. Krom la libroj de Waringhien kaj alies, mi ofte miras pri la alteco de la debatoj pri religio en forumoj kiel soc.culture.esperanto, kiuj ne estas komunaj en hispanlingvaj medioj, almenaŭ ne laŭ tiel klera kaj senpasia maniero.

La klarigo pri tia Koncipiĝo estas iom tro komplika por resumi tie ĉi, kaj rilatiĝas al la origina peko, la homa naturo de Jesuo kaj similaĵoj, kaj ankaŭ al la povorilatoj interne de la Eklezio kaj de tiu ĉi kun la laikaj ŝtatoj en la lastaj du jarcentoj. Ĝi estas tre interesa afero, almenaŭ por tiuj el ni kiuj havas kuriozecon pri la teologiaj diskutoj.

Sed la afero bedaŭrinde havas alian flankon. Kiel jam komentis Manolo pasintjare, la fakto estas ke tiu ĉi stranga teologia detaleto havas konsekvencojn super la organizado de la vivo en multaj landoj. En Hispanio estis festo antaŭ du tagoj (la Tago de la Konstitucio) kaj denove nun, formante enorman feriponton, tre proksiman al la Kristnasko, sed tamen ni apenaŭ havos ekstrajn festotagojn dum la unua jarkvarono.

La entrudiĝo de la katolika Eklezio ne haltas. Malgraŭ tio ke ĝi estas nuntempe unu el la plej senprestiĝigitaj institucioj de mia lando, ĝi ĝisfunde luktas por ne perdi la privilegiojn kiujn ĝi akiris dum la diktaturo. Ĝuste hieraŭ aprobiĝis nova dekreto pri edukado, kiu plu konservas la devigon ke la lernejoj disponigu horojn por la instruado de religio, pli ol por la instruado de fremdaj lingvoj, kun instruistoj pagataj de la ŝtato sed selektitaj de la episkopoj. Ke tiuj instruoj taŭgas nur por katekizi, sed ne por instrui la religian kulturon, pruvas ĝuste la nescio pri la Koncipiĝo.

Estus pli bone instrui Esperanton, kaj dediĉi tempon al la legado de Waringhien, ĉu ne?


5.12.06

 

Déjà vu estas esperanta vorto

Jen nova rilato de kino al Esperanto, sed nun tiom malproksima ke mi ne plendos se iu akuzas min je ioma fantaziemo. Temas pri la premiero de la filmo "Déjà vu"; laŭ tio kion mi legis, temas pri la kutima paranormala kaj konspiranoja argumento, kiu tiom plaĉas al Holivudo, ŝajne al usonanoj kaj pli kaj pli al la ceteraj mondanoj. Tio certe povas esti alloga por fikcia verko, sed mi timas ke ĝi respegulas tiun internan konvinkon kiu tiom damaĝas la agadon por ebla ŝanĝado de la socio. Do, ne petu ke mi spektu ĝin, nek ke mi faru plian propagandon por ĝi.

La rilato al Esperanto vere ŝuldiĝas al la nomo: la déjà vu estas internacia esprimo, devenanta el Esperanto. Nu, vi iom miros, ĉar ĝi tiom similas al la franca esprimo kies signifo estas jam vidita. Sed envere la vorto estis kreita kaj famigita de pionira esperantisto, Émile Boirac, prezidanto inter alie de la Unua Esperanto-Kongreso en Bulonjo kaj de la unua Lingva Komitato.

Kurioze, mi serĉis tekstojn en Esperanto pri la fenomeno, kaj mi trovis nenion. Eĉ ne pri ĝia rilato kun Boirac. Tiu ĉi informo aperas en pluraj Vikipedioj, sed ne en la esperanta (ĝis nun).

Do, mi klarigu ke la esprimo aludas tiun malkomfortan senton kiu nin atakas kiam ni sentas ke ni jam spertis antaŭe difinitan situacion, sed kun la preskaŭa certeco ke tio ne vere okazis. La fenomeno estas vere enigma, kaj ne estas mirinde ke multaj serĉis ekstravagancajn eksplikojn pri tio.

Kiel ĉiam, estas bone legi la informojn de la Skeptika vortaro (eĉ se ili estas anglalingvaj, sed en la reto estas troveblas tradukoj al pluraj lingvoj), kiu siavice referencas al la Enciklopedio de la Paranormaleco kaj al artikolo en "Scientific American".

Bedaŭrinde, la skeptika literaturo en Esperanto ankoraŭ tre lamas. Mi havas iom en la ĝenerala parto de tiu ĉi retejo, kaj vi povas legi ankaŭ en alia retejo lastatempe ne ĝisdatigita. Sed tio ne sufiĉas. Estas bedaŭro ke tiu internacia movado estu tiel malbone reprezentata en la internacia lingvo.

(Ĉu mi ne jam iam skribis tion ĉi lastan aliloke?... Mi preskaŭ certas, sed ne memoras kie. Eble mi ĵus spertis iun déjà vu)


3.12.06

 

Samtempaj kongresoj

Dum tiu ĉi pasinta semajno mi ree sentis la streson ĉeesti du samtempajn kongresojn... kaj ĉifoje ne temis pri esperantaj!

Jes, okazis du gravaj kongresoj en mia urbo, kiujn mi devis nepre ĉeesti. Unu estis profesia, kaj pri ĝi mi preferas ne rakonti tie ĉi. La alia tamen ja havis rilaton kun Esperanto.

Temis pri kongreso pri la hispana intercivitana milito. Ĝi estis organizita de la Ministerio pri Kulturo, kun la kunlaboro de la Universitato de Edukado je Distanco (UNED), kiel akademia pinto de la kunmemoroj de la 70-a datreveno de la komenco de la milito, kiu igis la hispanan Parlamenton deklari tiun ĉi la Jaro de la Historia Memoro. Pri tio ĉi mi jam skribis por kelkaj komunikiloj, kaj mi esperas ke baldaŭ mi povos montri ligon al pli longa klarigo.

Kiu estas la menciata rilato de tiu ĉi kongreso kun nia lingvo? Temas pri tio, ke la kongreso enhavis diversajn sciencajn sesiojn, en kiuj oni pritraktis diversajn aspektojn rilatajn al la milito. Por unu el tiuj ĉi, mi mem kaj Ulrich Lins proponis studon pri La utiligado de Esperanto dum la hispana intercivitana milito. Ĝi estis ekzamenita de la scienca komitato, kaj akceptita por publika prezentado. Tiu ĉi prezentado okazis pasintan mardon, la 28-an de novembro, ene de la fako Propagando kaj ĵurnalismo.

Lins kaj miPri la marŝo de la prezentado, vi povas legi raporton en Libera Folio, verkitan de Manolo Pancorbo. Tie vi povas trovi ankaŭ la tekston de la artikolo, tradukitan esperanten. Mi deziras aldoni ke mi estis tre kontenta ĝui la ĉeeston de Ulrich Lins mem, kiu havis la okazon vojaĝi al Madrido, danke al stipendio aljuĝita de la organizantoj. Estis granda plezuro kunhavi tiujn ĉi momentojn kun li.

Ankaŭ la prezentado havis kromajn rezulton interesajn por ni. Unue, ke la akademia medio sciu pri ni, kio ĝis nun apenaŭ okazis en la hispanlingva teritorio (ja io estas legebla en Katalunio kaj Balearoj kaj en Galegio). Mi havis la okazon plurfoje aŭskulti la tipan komenton: ho, kiel interese, ĉu tio plu ekzistas? Krome, mi faris kelkajn kontaktojn kun specifaj historiistoj interesitaj en tiu periodo. Ekzemple, kun organizanto de ekspozicio pri la liberecana movado, kie troviĝis panelo pri Esperanto, kaj kiun mi ne konis antaŭe. Ankaŭ kun familiano de sciencisto de komenco de pasinta jarcento, Luis Calandre, kiu rezultis esti pionira esperantisto. Nu, ni vidos kion ĉio ĉi rezultigas en la estonto.

La plej kortuŝan okazintaĵon dum la kongreso, kiun mi sukcesis partopreni, konsistigis la omaĝo al maljunaj historiistoj, kiuj antaŭ jardekoj ekverkis pri la periodo de la hispana respubliko kaj la milito. Pro la cirkonstancoj de la lando, nome, la diktatoreco tiam reganta, la historio dum la jaroj 40-aj kaj 50-aj estis ĉefe propagando. Nur aro de ĉefe eksterlandaj esploristoj kapablis kaj sukcesis en postaj jaroj ekkrei la sciencan historion. Nun tio ne plu estas la problemo, ĉar jam hispanaj profesiuloj pritraktas tiun periodon science kaj laŭfakte, sed dum longa periodo, se oni deziris koni la veron pri tiuj okazintaĵoj (en kaj ekster Hispanio), ne restis alia ebleco ol legi verkojn de ĉefe anglosaksaj profesoroj.

Historiaj historiistojLa omaĝo estis do meritita, kaj dum tiu vespero ni sukcesis ĝui la ĉeeston de (de maldekstre en la foto) Stanley G. Payne, Edward Malefakis, Gabriel Jackson, Ronald Fraser kaj Maryse Bertrand de Muñoz, kaj krome salutis aliaj ne povantaj ĉeesti, kiel Hugh Thomas, Bartolomé Bennassar kaj Raymond Carr.

Aparte de la danko kaj la kortuŝo, mi speciale deziras reliefigi kelkajn vortojn de la prezentanto de la omaĝo, la hispana profesoro José Álvarez Junco, kiu en sia dankesprimo speciale substrekis ke tiuj ĉi historiistoj inaŭguris ankaŭ alian manieron vidi Hispanion. En antaŭaj momentoj, la eksterlandaj vizitantoj vidis Hispanion, jen kiel la regnon de la obskurismo, la landon de la Inkvizicio kaj la nigraj roboj, la modelon de la religia fanatikeco, jen kiel la teritorion de la tipismo, de la toreadoroj kaj la montaraj banditoj, de la malpuraj gastejoj, tamen altiraj pro la elvoko pri praaj puraj tempoj. La novaj (jam ne tiel novaj) esploristoj kreis novan tradicion: la hispanismon kiel scienca metodo, kiu traktas tiun ĉi landon kiel ajnan alian, kiun oni devas studi sen antaŭjuĝoj.

Mi deziras tion apliki al Esperanto, ĉar mi vidas tre ofte ke en la nova retoriko kiu ŝajne majoritatas en la aktuala movado, oni multfoje emfazas la apartajn trajtojn de la landoj, nacioj kaj kulturoj, en maniero tre simila al tiu kiun uzis la romantikaj vizitantoj en Hispanion. Tiuj ĉi, el Prosper Mérimée aŭ Washington Irving, ĝis Ernest Hemingway, sukcesis krei bildon de Hispanio kiun eble oni ne devus taksi kiel intence negativa, sed kiun mi profunde malŝatas, ĉar ĝi estis la alibio kiun uzis tiuj tradiciaj tavoloj kies intereso estis konservi la malprogreson kaj la povorilatojn.

Mi timas ke por multaj defendantoj de la apartaj kulturoj, pli gravas la praaj bildoj kaj la tipismo ol la aspiroj de la lokanoj. En tiu senco, la citita profesoro (aŭtoro de rimarkinda historio pri la naskiĝo de la hispana naciismo en la 19-a jarcento) deklaris ke "tiuj ĉi grandaj hispanistoj faris grandan favoron al la historio de Hispanio, deŝirante pecon de historio el la kliŝoj". Estus paradokse se la adeptoj de movado por la proksimigo de la homoj preferu konservi la barierojn kaj la antaŭjuĝojn.