28.9.08
Du pioniroj nomataj Jaume
Hodiaŭ finiĝas la ekspozicio kiun la urbestraro de Sabadell organizis dum la tuta septembra monato pri unu el niaj plej memorindaj pioniroj en Katalunio, Jaume Viladoms i Valls.
Anstataŭ reverki artikolon pri li, kaj ĉar hodiaŭ estas dimanĉo kaj mi estas iom mallaborema, mi kopiu (ne tute ekzakte) la teksteton kiun mi verkis kiel enkonduko por la intervjuo kiun veterana amiko Vicente Hernández Llusera faris al li kiam Viladoms ankoraŭ vivis, kaj kiu nun publikigis la revuo de SAT, “Sennaciulo”, en sia lasta numero, kiel aldona omaĝo al lia figuro:
Dum tiu ĉi jaro, okaze de la 50-a datreveno de la fondiĝo de la Lernejo “Delto”, la industria urbo Sabadell, apud Barcelono, unu el la luliloj de la hispan[i]a kaj katalun[i]a Esperanto-movado, omaĝas la memoron de forpasinta membro de SAT, kamarado Jaume Viladoms. Eksterordinara homo, ni nur skize informu ke li lernis Esperanton infanaĝe, ke estante laboristo li ne nur memlernis diversajn fakojn kaj akiris grandan kulturon, interalie muzikan (li estis granda ŝatanto de Beethoven kaj Wagner), sed ĉefe disvolvis pasion por instrui al aliaj laboristoj. Li kreis metilernejojn kaj akademiojn, kaj eĉ instruis dum sia enprizonigo post la hispana milito, interalie matematikon kaj Esperanton. Li estis unu el la ĉefaj antaŭenigantoj de Esperanto en Hispanio tuj post la milito. Li estis ĉefdelegito de UEA en sia urbo, sed eksiĝis post la nomumo de la diktatoro kiel Alta Protektanto de la Universala Kongreso en Madrido en 1968. Laŭ la arkivoj de SAT, li estis membro de tiu ĉi asocio jam en la jaro 1931, kaj ankaŭ aktivis en aliaj proletesperantistaj asocioj kaj en laboristaj partioj, eĉ kiam tio estis danĝere en sia lando.
Mi aldonu ke tiu lernejo de li fondita ankoraŭ ekzistas, nun kun la nomo “Escola Jaume Viladoms”, kaj ĝi estis unu el la organizantoj de la urba omaĝo. Tiu ĉi inkludis ankaŭ publikan prezentadon en urba teatro dum pasinta aprilo, kies broŝuron vi povas legi tie ĉi (katalunlingve). Ĝi entenas interalie ĉapitreton pri la esperantista agado de Viladoms.
Kaj por scii iom pli pri Viladoms tiel ke vi ne devu multe pli legi, jen filmo de KIS-TV pri li
Mi volas profiti la mencion al tiu ĉi Jaume (tiu estas la kataluna versio de Jakobo, kiun foje vi trovos sub la hispanlingva varianto Jaime), por memori alian samnoman pioniron. Temas pri Jaume Grau Casas. Li estas multe pli konata, pro sia literatura aktivado. Li multe tradukis kaj estis la ĉefredaktisto de la “Kataluna Antologio”, tiom aprezata komence de la pasinta jarcento. Mi volis referenci lin, ĉar antaŭ kelkaj monatoj mi malkovris blogon de lia nepo pri li. La nepo mem ne estas esperantisto, sed li enmetis tie diversan materialon en Esperanto, kaj ankaŭ biografierojn kaj originalajn poemojn en la kataluna kaj la hispana lingvoj. En siaj lastaj jaroj, Jaume Grau laboris super la eldono de Hispana Antologio (por kio li volis uzi reformitan ortografion), sed li ne finis ĝin, kaj ŝajne ĝi perdiĝis, kvankam mi ne rezignas pri pluaj serĉoj. Dume, vi povas trovi tie ĉi, en mia paĝaro, du liajn tradukojn: “Kiel verki soneton”, de Lope de Vega (unu el la plej gravaj dramistoj kaj poetoj de la tuta hispanlingva literaturo) kaj “Al najtingalo”, de José de Espronceda (la ĉefa romantikista poeto en la hispana).
Laŭ lia nepo, lia tombo enhavas nur lian nomon, la datojn de lia naskiĝo kaj morto, kaj la vorton “Esperantista”.
25.9.08
Mi ne plu nomos min hispano
Tute certe mi ne estas la sola kiu sentas sin malkomforta rilate al la sistemo de nomado de landoj kaj landanoj en Esperanto. Tiu duobla sistemo, per kiu iuj landonomoj estas kreataj surbaze de iu gento, plus sufikso, dum ĉe aliaj la landnomo estas radiko, el kiu deriviĝas la nomo de la loĝantoj, ofendas miajn sentojn de simetrio kaj de justeco.
La kialoj pri tiu malkomforto estas tre similaj al mia kritiko pri la sistemo de genro de nia lingvo, kiu kondukis min al mia pledo por la forigo de seksismo en Esperanto, kiun vi povas legi aliloke. Unuaflanke troviĝas sento pri simetrio kaj beleco, sed mi koncedas ke ĝi per si mem ne pravigas klopodon por modifo de mia lingvouzo. Plej grave estas idea kialo: laŭ mia opinio, la sistemo (ambaŭ sistemoj: tiu pri genro/sekso kaj tiu pri landonomoj) povis havi ian sencon en la 19-a jarcento, sed ĝi neniel taŭgas por nia nuna socio. Tial, kiam ŝanĝiĝas niaj perceptoj, ne estas mallogike ke iom post iom, certe kun ia prokrasto, evoluu ankaŭ la lingvouzo.
Legu la Lingvajn respondojn, kaj vi trovos ke Zamenhof mem, kiu enkondukis la sistemon, sentis sin same malkomforta:
Tute alia afero estis (kaj tradicie restis) en la landoj malnovaj: ĉiun pecon da tero okupis ia speciala gento, nomis la landon sia speciala genta propraĵo kaj ĉiujn aligentajn loĝantojn aŭ ekstermis, aŭ permesis al ili vivi en la lando kiel “fremduloj” tial la landoj malnovaj preskaŭ ĉiam portas la nomon de tiu aŭ alia gento, kaj en Esperanto, ĝis la tempo, kiam ni havos nomojn pure geografiajn, ni tion esprimas per la sufikso uj. (...) Pli aŭ malpli frue venos eble la tempo, kiam ĉiuj Eŭropaj landoj ricevos nomojn neŭtrale geografiajn.
Mi opinias ke jam venis tiu tempo. Nenio pravigas en la 21-a jarcento la uzon de unu proceduro por eŭropaj kaj eŭropproksimaj landoj, kaj alia por ceteraj. Sed en mia kazo aldoniĝas unu vidpunkto kiun certe ne ĉiuj legantoj kundividos, sed kiun mi jam plurfoje tie ĉi defendis: ke mi ne kredas je la ekzisto de nacioj aŭ etnoj, almenaŭ kiel objektivaj realoj. Tial, mi ne sentas pravigebla la uzon de tiu ento, tre malfacile kaj subjektive difinita, kiel bazo por la nomado de realaj (eĉ se ne ĉiam pravigeblaj kaj certe ŝanĝeblaj) kreaĵoj.
Krome, kiel esprimis Zamenhof, en multaj kazoj la multetneco de lando kaŭzas ke la nomado de tiu ĉi surbaze de unu etno donas al tiu ĉi kvazaŭ moralajn rajtojn domini super la ceteraj loĝantoj. En aliaj okazoj, oni konsideras nacianoj ĉiujn loĝantojn aŭ ĉiujn civitanojn de la lando, en kies kazo tio igas absurda la nomadon de tiu ĉi surbaze de derivita koncepto.
Ekzemploj
La absurdecon de la proceduro montras du ekstremaj ekzemploj de eŭropaj landoj. La plej homogena lando, tiom ke oni uzas ĝin por grandskalaj genetikaj studoj, Islando, derivas la nomon de siaj loĝantoj el tiu de la lando. La civitanoj kiuj plej fieras pri la diverseco de sia lando, lingve, religie kaj geografie, la svisoj, havas nomon de etno kaj derivas el ĝi la nomon de la regno.
En la kazo kiun mi plej bone konas, tiu de la ŝtato kie mi loĝas, la afero ne pliboniĝas. Hispano estas, laŭ PIV, “civitano de Hispanio”, do, denove kazo en kiu la radiko deriviĝas el derivita vorto. Kaj ne temas pri eraro en la difino: etimologie, nomo Hispanio probable devenas el fenica esprimo signifanta “landon de kunikloj”, pro la abundo de tia besto en la iberia duoninsulo, aŭ en ties apudmeritanea parto.
Sed plej grave: envere ne ekzistas etno nomata hispanoj, ĉiel ajn oni klopodu difini etnojn. Mi memoras la surprizo kiam bona amiko, José Antonio Vergara, iam sendis mesaĝon al iu forumo en kiu li parolis pri la etnoj hispanoj, katalunoj, eŭskoj, ktp. Tio estis la unua fojo kiam mi aŭskultis tiun esprimon, kiun mi poste, en aliaj variantoj, legis ĉe aliaj katalunoj amikoj. Certe temas pri tro artefarita uzado: se oni per tiu esprimo emas difini la parolantojn de la hispana lingvo, ankaŭ José Antonio, ĉiliano, estus entenita, dum se oni volas paroli pri historia koncepto, ankaŭ la katalunaj amikoj ne facile eskapus tiun nomon. Dume, ento iom pli pravigebla, eĉ se ankoraŭ duba, kia Kastilio/kastilianoj, montras inversan lingvan skemon.
Eble mi klarigu jam ke mi nenion havas persone kontraŭ la nomo “hispano”, eĉ se la titolo de tiu ĉi teksto povas misgvidi tiurilate. Ĉiun ajn ĵus cititan signifon kiun oni prenu, mi perfekte plenumas. Mi estas ŝtatano de la reĝlando Hispanio, mia denaska lingvo estas la hispana, kaj mi devenas el loko tute en la koro de la historia Hispanio. Mi nek fieras nek hontas esti hispano, mi havas tre lozan rilaton al la tradicio ĝenerale asignita al tiu lando, scias ke la ŝtataneco, la lingvo kaj la historio influas mian propran identecon, sed en la sama maniero kiel multaj aliaj personaj cirkonstancoj kiuj neniel rilatas al tiu vorto. Eĉ mia ĝenerala malŝato pri konkuraj sportoj imunas min kontraŭ la patriotisma fervoro kiun oni ĝuis dum la lastaj monatoj en tiu ĉi mondoparto. Do, mia rifuzo nomiĝi hispano ne fontas el persona problemo: ĝi estas multe ĝenerala, kaj originas el la sociaj kaj ideaj sekvoj eltireblaj el tiu ĉi ĝisnuna duobla vortsistemo kiun mi ĝis nun priskribis.
Ĉiukaze, la tuta afero pri landonomoj ne tro ĝenis min ĝis nun. Mi konscias ke la evoluo de la lingvo okazas malrapide, kaj mi ne tro emas fokusi mian esperantan agadon sur lingvajn aferojn. Krome, ŝajnis al mi ke pli gravis la problemaro rilate la seksan diskriminacion, kaj mi preferis ne tro insisti pri dua batalkampo. Krome, la ĝenerala uzo de -i-, anstataŭ la sufikso -uj-, por derivi la nomojn de la landoj laŭ la unua sistemo, iel permesis trakti la gentojn kaj la landojn kiel apartajn radikojn (iom simile al diplomato kaj diplomatio), kaj ne tro pensi pri la implicitaj sekvoj de tiu uzado.
Pledo
Sed nun mi volas levi la voĉon. Kaj la ĉefa kialo por tio estas ĝuste la videbla revivigo de la uzo de tiu ujo, por nomi la landojn. Tio estis observebla jam de antaŭ iom da tempo en diversaj tekstoj kaj forumoj. Sed nun diversaj samlingvanoj publikigis libron, “Rusoj loĝas en Rusujo” (elŝutebla podofoe), por pledi malkaŝe por tiu revivigo. Ĝi levas la vualon de la malferma duobleco de la sistemo, jam el la malvera titolo (kiuj estas tiuj rusoj kiuj loĝas en Rusujo?)
Mi volas pledi por la uzo de nur unu el la du eblecoj trovataj en nia lingvo, ĝuste tiun sugestitan de Zamenhof. La homgrupoj ne estu nomataj per vortradikoj. En la kazo de ŝtataj, etnaj aŭ similaj grupiĝoj, la bazo estu la geografiaĵo, dum oni uzu prefikson (ĉikaze -an-) por derivi la nomon de la grupanoj. Siavice, la geografiaĵon (ŝtaton, regionon, k.s.) ni konsideru kiel radiko. Fojfoje oni povas ĝin rilatigi al aliaj realaĵoj, kiel lingvo (Francio al la franca), urbo (Alĝerio al Alĝero), rivero (Senegalio al la Senegalo), aŭ eĉ malnova tribo (Kantabrio al la kantabroj), sed nur kiel etimologiaĵo, aŭ kiel ampleksa sufikso, kaj ĉiukaze ĉiam memorante ke tio donas nek privilegiojn nek rajtigojn: vi trovas aliajn lingvojn en Francio, aliajn urbojn en Alĝerio, aliajn riverojn en Senegalio kaj ne plu estas kantabroj en Kantabrio.
Ĝis nun mi tamen iom dubis pri mia sukceso en la protesto, ĉar unuavide la aŭtoroj ŝajnis havi ĉe sia flanko la forton de la Fundamento, kaj mi timis ke mia protesto vidiĝus kiel pledo por reformo. Mi suspektis ke ne temis vere pri reformo, ĉar, kiel dirite, mi ne pledas por kreado de nova sistemo, sed pri utiligado de nur unu el la du eblecoj fiksitaj dekomence en nia lingvo, laŭ la modelo de aliaj klasikuloj de nia lingvo. Krome jam antaŭe okazis glitoj en la uzo de ambaŭ sistemoj por determinitaj grupoj (Egiptio, ekzemple), do, oni povas fari tion por ĉiuj grupoj senescepte.
Sed nur mi ne konvinkiĝis pri la ĝusteco de mia pledo, eĉ el la lingva vidpunkto. Fakte, ĝis tiu punkto ke eble mi estus povinta ŝpari tiun ĉi tutan pecon, por fari nur simplan ligon al superba artikolo: la kritiko de Sergio Pokrovskij al la ĉisupre citita libro de Löwenstein, Corsetti kaj aliaj. Ĝi estis la artikolo kiun mi estus volinta verki se mi estus tiom lingve klera kiom estas Sergio. Mi nur aldonas la ideologiajn kaj la personajn aldonojn (pri kiuj nur mi, ne Sergio, respondecas).
Krome, tiu pledo por uzo de nur unu sistemo solvas la ĉefajn kialojn kiujn la aŭtoroj uzas por sia batalo kontraŭ -i-. Unualoke, la facileco, pri kiuj pluraj, kaj ĉefe Corsetti en la antaŭparolo, insistas. La konfuzoj pri la uzado de unu konkreta el la proceduroj kaj prefiksoj tute malaperas per tiu sistemo. Oni nur devas lerni la nomon de la lando. Ke ĝi devenas el alia radiko, eĉ se tiu estas praa etno, kiel la iberoj, estas superflua nocio. Ĝis la artikolo de Pokrovskij mi ne sciis ke birmo estas etno, Kameruno, monto kaj Namibo, dezerto, same kiel multaj el la aŭtoroj ne konsciis ke meksiko (hispanlingve mexica) estas alia maniero nomi la aztekojn (en la esperanta vikipedio aperas artikolo pri la “meŝikoj” sed estas perfekte eble uzi la nomon meksiko por la praetno, Meksikio por la lando, Meksikurbo por la ĉefurbo kaj Meksika Distrikto por la regiono).
Do, de nun, se vi volas rilatigi min al iu specifa regiono, mi estas kastiliano. Kaj same, se paroli pri ŝtatoj, ne nomu min hispano: mi nur estas hispaniano.
18.9.08
Tiu diabla angla ortografio
Dum kelkaj tagoj de la pasinta semajno la prezidanto de nia Akademio ĝuis grandan amasmedian furoron. John Wells parolis nome de la asocio pledanta por la raciigo de la angla ortografio, Spelling Society, kiu fariĝis 100-jara, kaj tio kaŭzis sufiĉe grandan polemikon. Mi unue ĝin konis pere de la blogo de Harri Laine, kiu montras ligojn al diversaj medioj, kaj kiu trafe komentas la akrecon de la komentoj levitaj.
John mem iom nuancigis siajn eldirojn en sia blogo (ĉar li uzas nemodernan blogsistemon ĉe sia universitato, vi devas mem serĉi la tekston meze de aliaj)
Nun mi devas noti alian kuriozan konsekvencon de tiu enorma malreguleco. Ĝin mi trovis hazarde, kaj ĝi tre surprizis min: la antaŭa ĉefkonsilisto pri sciencaj aferoj de la brita registaro, siro David King, ne scias kiel prononci la vorton hadron (hadrono). Diable, eĉ la plej malklera hispanlingva homo, kiu tute ne scias kio hadrono estas, scipovas prononci la vorton hadrón!
(Iom parenteze mi komentu ke en tiu ĵus ligita artikolo aperas rilato al maniero popularigi la sciencon, kiu ŝajne estas relative fama dum lastaj tagoj en Britio: la sukceso de fizikisto kaj eksa rokulo Brian Cox. En lastatempa blogero mi parolis pri la malfacileco disvastigi pure sciencajn konojn, kaj aspektas ke li trafe montriĝis escepto pri tio.)
Sed, revenante al la prilingva komento, post la eldiroj de Wells mi alvenis al la konkludo ke la anglan ortografion oni neniam reformos. Legu la polemikojn ekzemple tie ĉi kaj tie ĉi, kaj vi vidos kiel pasie la homoj reagas al lingvaj aferoj. Kelkfoje multaj el ni plendas ke esperantistoj tro kverelemas pri lingvaj temoj, sed niaj plej akraj diskutoj estas ludoj de ĝentlemanoj kompare kun la insultoj ricevitaj de nia akademiestro en tiuj medioj.
Kaj por ne paroli nur pri kvereloj, mi finu per plurlingva ŝerco. John Wells aliloke en sia blogo komentas komercan sloganon, kiu utiligas vortludon, mikson de hispana kaj angla: “No Juan likes coins”. Oni profitas el simileco, sed ne troa, inter la hispana nomo Juan (Johano, elparolata Ĥŭan en norma varianto, iom pli simile al Hŭan en sudhispania kaj latinamerika elparolo) kaj la angla vorto “one” (elp. ŭan). Mi rakontu ŝercon en la hispana:
- ¿Cómo se dice “uno” en inglés?
- “One”
- ¡Anda, como mi primo!
- Kiel oni diras “unu” en la angla?
- “One”
- Vidu, kiel mia kuzo! (notu ke en Hispanio ĉiuj ŝercoj estas pli amuzaj kiam prononcataj per andaluza maniero, kaj ĉikaze la efiko estas pli granda se oni imagas ke la supozata prononco estas la tiea Hŭan)
Ne nur en Esperanto oni povas amuziĝi per falsaj amikoj, ĉu?
(POSTKOMENTO: En la unua versio de la teksto mi forgesis aldoni ligon al teksto de nia amiko Ken Miner, kiu eksplikas kial forta reformo de tiu ortografio ne dezirindas; ĝi meritas ligon tie ĉi, kaj ne nur en la komentoj).
16.9.08
Argumenti por Esperanto
Kiel argumenti por Esperanto kiam oni trovas en gazetartikolo aŭ en blogo antaŭjuĝon pri (la) internacia lingvo? Mi relative ofte esploras la reton aŭ la ĵurnalojn por trovi tiajn aludojn, sed mi ofte kovas dubojn kiel agi en tiaj okazoj.
Nu, unualoke oni devas pensi ĉu reagi aŭ ne. Mi emas reagi. Kelkaj amikoj trovas tiajn reagojn nekonvenaj, ĉar ili havas la penson ke ni povas montri bildon sektecan, de ofendiĝemaj homoj. Kaj ni jam havas sufiĉe malbonan bildon ĉe multaj homoj. Sed mi vidas pli grandan riskon se ni ne respondas. Unue, ĉar la plej granda risko kiun mi nuntempe vidas estas ke tro da homoj simple eĉ ne konas nian lingvon; do, respondo havas jam la avantaĝon ke oni povas per ĝi informi la nekonantojn. Due, se homo havas malbonan bildon pri ni, kiu estas la risko respondi? Eĉ se ekzistas nana ebleco ŝanĝi tiun emon, ĝi jam kompensas la riskon ke la bildo restu, aŭ eĉ kresku.
Mi havas la impreson ke tre ofte ni troviĝas en nevenkebla ludo (kion la anglalingvanoj nomas “no-win game”). Se ni ne respondas, la antaŭjuĝo restas. Se ni respondas, la antaŭjuĝo kreskas.
La antaŭjuĝoj kiujn mi trovas temas pri du ĉefaj temoj: la strangeco de la lingvo aŭ de ties parolantoj. Rilate la unuan, mi kutime emfazas mian tezon ke Esperanto estas normala lingvo, kiel mi jam skribis antaŭe, kaj mi sendas al la hispana versio de tiu mia tezo. Por la dua, mi havas alian tekston kiu emfazas la pluralecon (esperanta versio tie ĉi).
Aliaj pli trafaj kaj malfacilaj argumentoj fokusiĝas en la eblecojn de la lingvo. Tiu siavice havas du flankojn: pri tio kion oni povas fari nun, kaj kion oni povus fari.
Mi ĝenerale argumentas ke per Esperanto oni povus fari kion ajn, ke la eblecoj estas malfermaj, kaj ke la lingvo estas sufiĉe provita, por disforigi ĉiujn tiajn argumentojn. Mi ankoraŭ miras ke homoj plu uzas la logikon, prefere al la sperto; mi estas scienculo, kaj en puraj sciencoj, de la tempoj de Galileo oni ne plu uzas la logikon: oni rigardas la realon. Tion mi klopodis ekspliki nun en mia hispanlingva blogo, profitante antaŭnelongajn komentojn en diversaj blogoj.
La dua argumento estas, ke fakte estas multo kion oni ne povas nun fari per Esperanto, pro la malgrandeco de la parolantaro. Tion mi volonte koncedas, sed tiu argumento lasas min iom perpleksa: ĝi estas direktita ĝuste al ni, kiuj malplej meritas tiun riproĉon!
Kaj krome, kiam mi atentigas pri tiu malforteco de la argumento, mi ne malofte trovas la respondon: “nu, vi esperantistoj devus ja pli disvastigi vian lingvon”. Kaj samtempe oni riproĉas nin esti misiemaj. Diabla cirklo!
9.9.08
Falsaj amikoj
En mia teksto pri malbonaj sciencaj tradukoj, mi menciis kelkajn kazojn de falsaj amikoj, tiuj vortoj kiuj tre similas en diversaj lingvoj, sed kiuj havas tre malsimilan signifon. Mi planis iam verki pri tiu ĉi temo, kiu multe fascinas min el kiam mi faris iun malbonan tradukon infanaĝe.
Sed mia amiko Belgabirdo antaŭis min, kaj faris interesan kompilon en sia ipernitia blogo. Legu ne nur liajn ekzemplojn, sed ankaŭ la sugestojn aldonitajn de la komentantoj.
Ekzemple, burro, kiu signifas azenon en la hispana, kaj buteron en la itala. Aŭ constipado, kiu signifas malvarmumon en la hispana, dum la similaj vortoj en aliaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto, celas mallakson, kio ofte kondukas al amuzaj anekdotoj ĉe vojaĝantaj hispanlingvanoj.
Eblas eĉ fari per tiaj vortoj tute ridigan longan tekston, kaj mi rekomendas ke vi ĵetu rigardon en la germanan “Kara papo kaj mamo”.
Sed la plej amuzan ekzemplon mi trovis en unu el la komentoj al la artikolo de Belgabirdo: ŝajne iu brazila komencanto volis peti al aliaj “Restu (fique) ĉi tie kaj faru vicon (fila)”, sed li diris: “Fiku ĉi tie kaj faru filon!”.
Tiu ja estis falsa amiko!
4.9.08
Scienco kaj ĵurnalismo
Estas rimarkebla la reciproka malkompreno inter sciencistoj kaj ĵurnalistoj. Estas kvazaŭ la mensaj strukturoj de ambaŭ profesioj estas komplete kontraŭaj.
Almenaŭ teorie, sciencistoj valorigas rigoron, modestecon, malrapidecon, citadon de referencoj, kio ne signifas ke la ĉiutaga praktiko respektas tiujn idealojn. Ĵurnalistoj devas konfidi en duamanaj citaĵoj, devas rapidi, devas veki la atenton, devas labori pri multaj temoj kaj ne nepre konas profunde ĉiujn aspektojn de la novaĵo. Tial, la disvastigado de la scienco estas tiom malfacila afero, kaj samtempe tiom nepra. Scienca popularigo aspektas kvazaŭ oksimoro, kiel militara justico aŭ ekologia konsumado.
Eĉ inter esperantistaj blogistoj, oni povas vidi tiuj batalon en diversaj reagoj. Mi nun pensas pri artikoloj kiel tiuj de Beĉjo pri Libera Folio (1, 2, 3) aŭ de Luis Guillermo, ambaŭ fizikistoj; eble tiu ĉi de Manolo povas esti aldonita al la listo.
Dum tiu ĉi somero mi legis libron ĵus eldonitan en Hispanio, “La strangolita racio”, kiu pritraktas ĝuste tiun aspekton, el alia vidpunkto. La aŭtoro kulpigas la nunan dominadon de la amasmedioj pri la malprestiĝiĝo de la scienca studado en la socio kaj precipe inter la junularo. Ne temas pri akuzo al la ĵurnalistoj mem, sed al la baza strukturado de la profesio, kaj ĉefe al la bildo kiun oni prezentas pri la scienca esplorado kaj la sciencistoj mem.
Oni devas klarigi ke la verkisto, Carlos Elías, estas samtempe ĥemiisto kaj ĵurnalisto. Li laboris kiel scienca korespondanto en grava hispana ĵurnalo, kaj nun estas profesoro en la Fakultato pri Ĵurnalismo en madrida Universitato. Do, li bone konas la du flankojn de la afero. Krome, por la verkado de sia libro li pasigis unu jaron en brita institucio, por kontroli ĉu liaj konkludoj aplikiĝas nur al Hispanio, lando kun tre malgranda scienca tradicio ĝis antaŭ nelonge. Sed ne, li asertas ke la fenomeno estas pli ĝenerala en ĉiuj okcidentaj landoj.
Mi ne povas resumi la tuton tie ĉi, kaj faris (tro) longan recenzon en mia hispanlingva blogo. Mi nur menciu kelkajn punktojn aparte interesajn:
La aŭtoro komentas la tre evidentan bildon kiun la televidserioj aŭ la filmoj donas pri la sciencistoj. Ili estas jen frenezaj, jen mavaj. Aŭ, kiam ili montriĝas pozitive, ili ne havas privatan vivon, ne flirtas nek amoras. Se junuloj devus elekti karieron bazitan sur la bildo de la spekta fikcio, mi ne supozas ke tiu fakto tre altirus ilin.
La ĵurnalistoj apenaŭ havas konojn pri plej bazaj konceptoj de scienco. Li ne parolas pri tiuj specialiĝintaj pri scienco, kiuj ja povas esti vere tre bonaj profesiuloj, sed samtempe li diskonigas la malĝojigan fakton ke en la redaktejoj estas tre malfacile ke ili povu promocii. La promociado okazas pli ofte pro sukcesoj en areoj pli altiraj por la proprietuloj de la medioj. Sed krom tiuj, la scienco kaj la matematiko tute forestas el la ĵurnalisma kariero en Hispanio. Tiu ĉi apartenas komplete al la branĉo kiun oni foje nomas humanisma, aŭ socia, kio cetere estas malŝatinda nomo: ankaŭ scienco estas humana kaj socia; almenaŭ en la hispana ekzistas propra nomo por tiu fako: letras (literoj). Do, (hispanaj) ĵurnalistoj tute malkonas kiel funkcias la scienco, la teĥnologio aŭ la inĝenierado.
Sekve, ili ankaŭ ne donas gravecon al tiuj fakoj. Mi disvolvas en la hispanlingva blogo propran tre frapan ekzemplon, kiu koncernas bonan mezurilon de la graveco atribuata de gazeto al iu homo: la nekrologoj.
En oktobro de 1984 forpasis du tre gravaj homoj. La 21-an mortis la franca filmreĝisoro François Truffaut, unu el la ĉefaj reprezentantoj de la Nouvelle Vague. Sekvatage, la plej grava hispana ĵurnalo “El País” dediĉis al li parton de la ĉefpaĝo kaj tri longajn artikolojn en tri paĝoj. La postan tagon, tri pliajn artikolojn.
La antaŭan tagon, la 20-an, estis forpasinta Paul Dirac. Estas eble ke multaj el la legantoj ne konas lian nomon, kaj tio jam estus pruvo pri tiu ignorado kiun mi menciis. Li estas ne nur unu el la ĉefaj sciencistoj de la pasinta jarcento, sed unu el la plej brilaj kaj geniaj de la tuta homaro. Kiel ekzemplo, li estas la elpensinto de la antimaterio. Elpensinto, kaj ne malkovrinto, ĉar li deduktis la ekziston de tiu tiam bizara speco de materio nur matematike, post aŭdaca dedukto. Li estas la dua plej juna ricevinto de Nobel-premio, 31-jara.
Nu, kiel dirite, Dirac forpasis la 20-an de oktobro, kaj nur la 24-an aperis la novaĵo en tiu sama ĵurnalo. Ĝi okupis unu paragrafon. Nur du semajnojn poste aperis dua iom pli longa sed baze sensuka artikolo (sensuka ĉar verkita de sciencisto, ne ĵurnalisto)
Mi ne volas malaltigi la kontribuon de Truffaut, kvankam en la lastaj jaroj lia graveco estas malpli rimarkebla. Sed por ĉiu interesiĝinto pri la kulturo kiel tuto, la misproporcio en la graveco kaj en la dediĉita atento estas tiel frapa ke tiu anekdoto povas taŭgi kiel pruvilo de grava parto de la tezo de la menciata libro.
Mi scivolas pri la internacieco de alia trajto diskutita en la libro. En la lastaj jaroj, kiel dirite, tre malkreskis la nombro de studantoj de sciencaj kaj inĝenieraj karieroj en Hispanio. Sed samtempe multobliĝis la studantoj de ĵurnalismo. La aŭtoro donas tre frapajn datenojn: tiuj ĉi lastaj superas jam en Hispanio al la kombinita nombro de studantoj de ĥemio, fiziko kaj matematiko.
Li atribuas tion al du fenomenoj. Unu estas la kompara facileco de la ĵurnalismaj studoj: kiel dirite, li studis du karierojn, kaj li rakontas ke li mezuris kiom pli malfacile estis por li ĥemion ol ĵurnalismon, kaj konsiderante tempon, plezuron kaj notojn alvenas al la gapiga nombro 23: estis 23 fojojn pli facile studi ĵurnalismon ol ĥemion.
Sed estas alia faktoro kiu kondukas eĉ al la plej brilaj studantoj al ĵurnalismo (en Hispanio oni selektas la tro demandatajn karierojn laŭ la notoj en la antaŭuniversitataj ekzamenoj, kaj nuntempe por studi ĵurnalismon necesas tre alta sukceso): la faktoro famo. La famo donas aliron al multaj avantaĝoj, kaj apero en televido estas certa vojo al tiu sukceso. Foje, eĉ al sukceso en la trovo de pova aŭ riĉa vivkunulo. Jam antaŭe mi rimarkis kiel oftis en Francio la amaj rilatoj inter ĵurnalistoj kaj politikistoj (Hollande, Kouchner, Strauss-Kahn, Borloo, eĉ ŝajne Sarkozy). En Hispanio tio estis ĝis nun malpli ofta (aŭ malpli konata), sed tie ĉi okazis la pinto de tiu fenomeno: ĵurnalistino fariĝis princino! Tion la aŭtoro nomas efekto Letizia. Kaj li donas ciferojn por konstatigi la enorman kreskon de la demando pri studado de tiu ĉi kariero post tiu sensacia novaĵo.
La konkludoj de la aŭtoro estas pesimismaj, kaj la tre malgranda eĥo ricevita de la libro en la gazetaro, malgraŭ la fakto ke la aŭtoro mem estas ĵurnalisto, la eldonejo estas prestiĝa kaj la libro estas tre altire verkita, ne donas multan esperon. Hispanio havas nun bonajn sciencistojn, sed la ĝenerala konscienco de la socio, de la gazetaro kaj de la politika klaso ne estas favora al tiu ĉi branĉo de la kono, kaj mi timas ke tio estas heredo kiun la malnovaj hispanoj transdonis al la latinamerikanoj. Tiu ĉi estas la lando kie unu el la plaj gravaj filozofoj, Miguel de Unamuno lanĉis la krion “Inventu ili!”, tio estas, la nordeŭropanoj kaj anglosaksoj.
Mi ĝenerale emas esti optimisto, sed pri tiu ĉi konkreta afero, oni bezonas multan esperon por tio. Eble nur la silenta laboro de la jam penantaj esploristoj povos renversi tiun malnovan damnon.