28.2.10

 

Alia maniero aperi en gazetaro

Mi havas novan ideon por propagandi Esperanton en amaskomunikiloj, sen neceso ke Etsuo Miyoshi pagu grandan sumon al la ĵurnaloj. Ni inventu esploron aŭ enketon.

Ne devas esti tiel malfacile. Tiun trukon mi vidas tre ofte en la gazetaro. Iu fabrikanto de kondomoj prezentas studon pri seksaj kutimoj kun komparo inter landoj, alia retejo pri pariĝo montras enketon pri malfideleco, iu entrepreno pri taksado de loĝejoj havigas studon al novaĵagentejo pri io flanka, kaj jen, via entrepreno, asocio aŭ fondaĵo aperas en ĉiuj komunikiloj, sen neceso elspezi eĉ groŝon. Mi trovas tiajn fuŝajn esplorojn tre ofte, kaj en multaj kazoj evidentiĝas ke la dungitoj de la entrepreno faris la studon dum du horoj, aŭ eĉ simple elpensis la rezultojn.

Multaj komunikiloj prenos la informon sen granda posta kontrolo. Lastatempe la manko de personaro, la sento ke legantoj ne postulas grandan rigoron, la skandalemo, aŭ la timo ke konkurencantoj sekvos la historion, kunfluas por forigi la necesan malfidon pri la fontoj. Iamaniere temas pri simbiozo.

Mi nun trovis konkretan ekzemplon kun rilato al lingvoj. Iu pariza konsultfirmao prezentis studon pri uzo de lingvoj en Twitter. La novaĵo ke la utiligo de la angla malsupreniris al 50 procentoj, kaj ke en tiu servo uziĝas nun 41 lingvoj aperis en multaj amaskomunikiloj, el The Washington Post al la influa hispania blogo Microsiervos.com. Mi tuj iris al la retejo de la fonto, por kontroli la ĉeeston de Esperanto, ĉar mi mem kaj ĉirkaŭ aliaj 300 homoj ofte tŭitas en ĝi. La esploro troviĝas france, angle kaj japane, sed bedaŭrinde neniel aperas mencio al Esperanto. Ankaŭ ne al pluraj aliaj lingvoj, inter kiuj la kataluna aŭ la eŭska, kiuj por francianoj ne estus malfacile troveblaj (mi mem, sen granda peno, apenaŭ danke al la Vikipedio, sukcesis trovi tŭitadon en la bretona, kaj tio estus des pli facile por ili).

Tamen, neniu el la komunikiloj faris tiun simplan kontrolon, kaj simple kopiis la rezulton de la teksto sendita de la entrepreno. Ĉu ni povas fidi la ceteron de la rezultoj, kiam tiu estas tiel evidente erara? Evidente, de nun se mi volas ion scii pri la uzo de lingvoj en la reto, mi ne serĉos en Semiocast, sed se mi klopodas aperi en la gazetaro, ilia servo estus tre helpa.

Ni devas elpensi studon aŭ enketon sufiĉe altiran. Ekzemple, ke 30% de ĉiuj amoristinoj en Burundio parolas Esperanton, aŭ ke ĝi estas la kvara plej uzata lingvo en la anoncafiŝoj de finnaj saŭnoj, aŭ ke sesdek procentoj de ĉeestintoj en pasinta IJK estis kontaĝitaj pro gonoreo. Ne necesas ke la studo estu rigora. Ĉefe gravas ke ĝi alportu vizitojn aŭ ligojn al la gazeto, kaj nasku konversaĵojn ĉe kafomaŝino. Se ĝi entenas sekson, des pli bone.


25.2.10

 

Politikista (mal)lingvemo

Pro unu el tiuj kuriozaj koincidoj, antaŭ kelkaj tagoj mi interŝanĝis blogajn ligojn kun Dirk Bindmann. Ni ambaŭ profitis frazon kiun la alia skribis en komuna retlisto, por paroli pri aferoj iom malsamaj al la unua intenco. En mia kazo, mi utiligis en mia hispanlingva sekcio la informon kiun li sendis pri germania politikisto. Ĉar temas pri amuza kaj samtempe instrua anekdoto, mi ĉibloge kopias lian informon:

En la germana provinco Baden-Virtembergo antaŭ kelkaj jaroj iu freneza ĉefministro klarigis: "La angla fariĝos la labora lingvo. La germana restos la lingvo de familio kaj libertempo." Sed neniu prenas lin serioze, ĉar li mem ne kapablas laŭtlegi anglan tekston. Kiel ĉefministro li malsukcesis. Tial oni forpelis lin al Bruselo. Antaŭ kelkaj tagoj Guenther Oettinger fariĝis nova EU-komisaro pri energio. Filmetoj pri lia angla parolarto nun furoras en Youtube. Tiu freŝbakita EU-komisaro ne devus ĉiutage ridindigi sin mem, se li simple uzus la germanan kiel laboran lingvon.

Se vi ne legas la videon ĉar vi aliras tiun tekston per nerekta metodo, klaku tie ĉi: la komenca parto, en la germana, temas pri liaj unuaj deklaroj, la cetero estas pli facile komprenebla se oni legas la subtekstojn, ekzemple tie ĉi.

Tiun anekdoton mi profitis por iom pritrakti la situacion en Hispanio kun rilato al la lingvokonoj de la ĉilandaj politikistoj. Temas pri foje iom akra debato, ĉar estas tre konate ke la hispania ĉefministro ne konas la anglan, nek ŝajne iun ajn alian lingvon. Svarmas en la reto videoj filmitaj en kunvenoj, kie li aperas silenta, aŭ en embarasaj situacioj, aŭ parolante hispane kie kelkaj konsideras pli oportuna alian lingvon. Simile okazas ĉe la ĉefo de la opozicio, kiu ne parolas eĉ la galegan, lingvon de sia naskregiono.

Fakte, mi ja konsideras tion riproĉinda. Temas pri la kutima memkontento tipa de la hispaniaj ŝtatestroj dum multaj jarcentoj, kaj de multaj kastililingvaj civitanoj, kiuj konsideras sian lingvon tiom grava ke ne meritas penon lerni alian. Same kiel ĉe anglalingvanoj, kun la diferenco ke la gravecon de la hispana mi taksas grandparte miraĝo.

Pri kio mi ne konsentas estas, evidente, ke multaj riproĉas nur la nekonon de la angla, sed ne de aliaj lingvoj, dum por mi ne estus tiel grave se ili havus almenaŭ iujn konoj de ekz. la portugala, lingvo de la plej proksimaj najbaroj. Ke kelkaj insistas pri la angla estas pli simptomo de akceptado de la dominado de la imperio, kiel ĉe Oettinger, ol de vera plurlingvemo. Ne hazarde oni ofte elektas politikistojn por regi landon, parte pro ilia kono de la angla (Karzai estas certe la plej bona ekzemplo)

Mi devas klarigi ke ne ĉiuj hispaniaj politikistoj estas same mallertaj kaj malemaj. La antaŭa socialista ĉefministro bone parolis la francan, la antaŭaj kataluniaj prezidantoj estis plurlingvemaj, aliaj politikistoj okupas postenojn en internaciaj organizaĵoj, ktp.

Plej kurioza estas la kazo de la antaŭa konservativa ĉefministro, kiu apenaŭ parolis la anglan kiam li deĵoris. Tamen, li ĝin lernis poste, interalie ĉar li orientis sian postpostenan karieron en anglalingvaj medioj. Li krome ne hezitas uzi aliajn lingvojn eĉ se li ilin ne konas, kaj en la reto estas tre komentataj liaj paroladoj en la angla, la germana, la italala kataluna. Homoj kutime mokas tiujn klopodojn, kiujn mi, kiu tre abomenas preskaŭ ĉion ĉe li, tamen konsideras tre meritaj. Pli ridinda estas alia fama video, en kiu post interparolo kun Bush, li prezentis la rezultojn al la gazetaro, parolante en la hispana... kun teksasa akcento!

Eble nenio pli rekte montras trajton de la lingva submetado: la danĝero ne nepre kuŝas en la parolado de la lingvo de la mastro, sed en la alpropigo de ties lingvaĵo fare de la vasalo.


17.2.10

 

En la papera mondo (2)

La dua surpapera kontribuo kiun mi ĵus ricevis estas la noveldonita libro "Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro", kiun ĵus publikigis Kataluna Esperanto-Federacio. Temas pri tre kompleta kolekto de artikoloj, de pluraj aŭtoroj, kiu kovras la historion de tiu movado en la jaroj ĝis la enlanda milito en Hispanio, tio estas, ĝis ĉ. 1940. En ĝi troviĝas tekstoj ĝeneralaj, kaj ankaŭ esploroj pri lokaj movadoj, kaj traktado de kelkaj individuaj aktivuloj. Pluraj el ili jam aperis antaŭe en aliaj lokoj, precipe revuoj, dum aliaj estas originalaj. Ĉiuj tekstoj aperas dulingve, katalune kaj esperante.

Mia kontribuo al tiu ĉi volumo estas duobla. Aperas en la libro represo de la artikolo kiun mi prezentis kun Ulrich Lins en la kongreso pri la enhispania milito, pri la rolo de Esperanto dum ĝi, kaj kiun oni povas trovi diversloke en la reto, kun nur malgrandaj modifoj por eviti duobligojn. La dua artikolo estas nova, kaj pritraktas la laboristan esperantistan movadon en Valencio en la tridekaj jaroj. En tiu epoko grupo de aktivuloj sub la gvido de Luis Hernández Lahuerta sukcesis krei interesan movadon, kun pintoj kiel la organizado de kongreso de SAT en 1934, aŭ la publikigado de la revuo "Popola Fronto" dum la milito.

La libron mi ankoraŭ nun legas, kaj do mi ne povas fari finan juĝon. Krome, ĝi ne estus tute objektiva. Mi tamen ja povas ĝin rekomendi. La temo ja meritas pritrakton, pro la graveco de la movado en Katalunio kaj Valencio (ĝi estis malpli en Balearoj kaj en Rusiljono, sed ja interesa).

Tion mi jam komentis kiam mi recenzis la verkon de Antonio Marco Botella pri la sama temo, sed mi devas klarigi ke ambaŭ verkoj apenaŭ havas ion komunan. La verko de Marco volas esti pli sistemeca, kovras pli da tempo, malpli da spaco (nur la striktasencan Katalunion), fokusiĝas en agadoj kaj kongresoj kaj evitas konfliktojn. Tiun ĉi novan redaktis aro, kaj do estas pli varia, kio krome igas ĝin pli facile legebla. Ĝi estas rimarkinde pli profesieca kaj analiza, kaj ne preterlasas la diskutojn interne de tiu kompleksa movado. Eĉ pli, iuj kontribuantoj, inter kiuj la redaktoroj, klare prenas partion por la parto de la movado el kiu ili sin sentas heredantoj, kaj tiun klarecon mi ja konsideras pozitiva, ĉar ĝi ne maskas la alfrontiĝojn (tiun pluralecon pri kiu mi tiel ofte insistas, kaj kiun ekzemple ŝajnas ne agnoski Eŭropa Esperanto-Unio, kun siaj strangaj lastatempaj publikaj deklaroj)

La libron povas legi kun ŝato neesperantistoj, kaj tio estas kroma avantaĝo. Kiel mi jam esprimis antaŭ kvar jaroj, la bibliografio pri la historio de Esperanto estas rimarkinde pli ampleksa kaj bonkvalita en la kataluna lingvo, kompare kun la hispana, kaj de tiam la diferencoj eĉ pli kreskis. Tion ni ŝuldas al la peno de KEA kaj la kataluniaj movadanoj, tre serioze fokusitaj en alekstera informado.

Mi revas ke ni iam sukcesos fari ion similan en la hispana.


16.2.10

 

En la papera mondo (1)

Iom post iom atingas min la paperaj eldonoj de iuj el la kontribuoj al libroj kaj revuoj kiuj okupis min dum la mezo de pasinta jaro.

Mi ricevis unue la numeron 125 de la brazila revuo "La Lampiro". Tio okazis jam antaŭ kelkaj tagoj, sed nur nun mi trovis la momenton por kvitanci tiun alvenon. En tiu ĉi kazo mia kontribuo estis ja modesta: informo pri la rilato de paro de hispaniaj esperantistoj kun Brazilo, en kiuj ili preskaŭ ekloĝis dum sia ekzila vagado survoje al vivstabiliĝo. Pri ili mi jam rakontis en tiu ĉi blogo, sed mia artikolo traktas tiun tre specifan epizodon, ĉar mi volis informi la brazilajn amikojn pri la mirinda gastemo de iliaj antaŭuloj, pri kiuj la ĉefroluloj ĉiam restis tre dankaj.

La revuon mi ne konis antaŭe, sed mi trovis ĝin sufiĉe inda, kun interesaj artikoloj de tiulandaj kolegoj kiujn mi ĝenerale ne konis en tiu verka faceto.

Kurioze, troviĝas en ĝi unu artikolo kiu ne rilatas al Brazilo nek estas verkita de brazilano: temas pri teksto de Anna Löwenstein pri la uzo de la sufikso "ujo". Tio iom surprizis min, ĝis kiam mi informiĝis ke tiu sama artikolo (aŭ variantoj de ĝi) trakuras la gazetojn de la tuta mondo, kvazaŭ anoncante la "novan modon" (laŭ la esprimo de la aŭtoro). Nu, mi dubas ke vere temas pri vera modo, kaj ŝajnas al mi ke pli temas pri klopodo krei dialekton en nia lingvouzo.

Mi ne ripetos tie ĉi la kialojn pro kiuj mi konsideras tiun sufikson kaduka, ĉar tion mi jam faris en alia loko de tiu ĉi blogo. Tamen, mi devas konfesi mian surprizon pri unu el la argumentoj de Anna: ke iuj homoj ne ŝatas ke ilia lando nomiĝu "Hispanujo", ĉar tie loĝas ne nur hispanoj, sed ankaŭ katalunoj, eŭskoj kaj aliaj. Mi ne scias kiuj estas tiuj homoj, ĉar tiun argumenton mi legis nenie. Mi komence suspektis ke ŝi aludis min, sed mi supozas ke ne tiel estas, ĉar tio evidentigus teruran miskomprenon de mia vidpunkto. Kiel mi jam plurfoje diris, ne ekzistas iuj hispanoj kiuj loĝas apud eŭskoj. Tio estas tute elpensitaj kategorioj, kaj mia malŝato devenas el tio.

Do, probable mi devos trovi tempon por denove klarigi mian vidpunkton, kaj eble mi respondos pli detale la argumentojn de tiu artikolo. En "La Lampiro", kaj, se necese, en la miloj de aliaj gazetoj kiujn ĝi trafis.


7.2.10

 

Suite101 en la hispana

Mi ne vere scias kiom konata la retejo Suite101 estas konata en aliaj landoj, sed por mi ĝi akiris ian prestiĝon de komence de tiu ĉi jarmilo, kiam mi, preskaŭ samtempe, revenis al la esperantista aktivado kaj ekfrekventadis la reton. Tiam, kiam Vikipedio ne ekzistis kaj ne multaj asocioj havis bonan detalajn informojn pri la lingvo, kiam mi serĉis informojn pri specifaj trajtoj pri Esperanto, mi ofte renkontis la artikolojn kiujn David Poulson verkis anglalingve por tiu retejo. Ili montriĝis tre seriozaj, fidindaj kaj bone verkitaj, kaj iamaniere restis ĉe mi ia ŝuldo por tiu artikolejo.

Poste la artikolverkado haltis, kaj samtempe alvenis alia materialo, kaj mi preskaŭ forgesis pri tiu retejo (cetere, ĉu David plu aktivas?)

Antaŭ kelkaj monatoj oni anoncis hispanlingvan version de Suite101, suite101.net, kaj mi memoris pri tiu sperto de antaŭ preskaŭ dek jaroj. La retejo, kaze ke vi ne konas ĝin, enhavas eseojn tre diversajn, verkitajn de eksteruloj, kiuj estas pagataj de la reklamoj enmetataj apud la tekstoj. Ne necesas specialaj trajtoj por iĝi verkisto. Vi simple sendas specimenon, kaj se redaktoroj ŝatas ĝin, oni invitas vin partopreni.

Do, mi decidis provi, kaj de antaŭ kelkaj semajnoj komencis skribi artikolojn kun rilato al Esperanto. Se vi komprenas la hispanan, vi povas ilin legi tie ĉi.

Ĝis nun la sperto evidentiĝis nur parte sukcesa. Mi ne scias kiom legata estas la materialo en la originala anglalingva versio, sed la hispana ne montriĝis ĝis nun tre firma. La vizitoj ne estas multaj, kaj certe la enspezoj pro reklamado estas vere ridindaj. Tiu ĉi lasta aspekto ne multe gravas por mi, kaj mi ne enskribiĝis por riĉiĝi, sed ŝajnas ke aliaj kontribuantoj havis pli da esperoj, kaj, laŭ tio kion mi legis en interna forumo, la mona rezulto malkontentigis la homojn kun aliaj aspiroj. Krome, evidentiĝis ke grupo da ili estis elpelitaj, ĉar ili aŭ amikoj mem klakis la reklamojn (tial ne konsideru ke tiu ĉi komento estas invito por ke vi mem klaku la reklamojn, kvankam eble tio ne estos malbonvena en la estonto).

En mia kazo la emo de legantoj al klakado de reklamoj estas eĉ malpli granda, probable ĉar la nun aperantaj ne havas grandan rilaton al la lingvo, kaj ŝajnas ke esperantistoj estas pli kontraŭaj al tio ol averaĝe. Tion mi cetere jam rimarkis en la hispanlingva parto de tiu retejo, kiu enhavas ankaŭ tian servon. Antaŭ iom da tempo ankaŭ la esperanta parto enhavis reklamojn, en momento en kiu la sistemo de Guglo trovis anoncantojn por ili, sed poste ili estis anstataŭitaj de publikaj senprofitaj alvokoj, probable ĉar mankas la firmaoj kun rilato al nia lingvo aŭ niaj interesoj.

Kiel dirite, tio ne multe zorgigas min, kiu bonŝance havas aliajn fontojn de enspezoj. Pli grave estas la magreco de la nombro da vizitoj. Mi esperas ke tio solviĝos kiam la retejo firmiĝos, kaj mi esperas ke tio iam okazos, kvankam mi vidas la problemon ke la artikoloj ne estas averaĝe speciale bonkvalitaj.

Mi esperas ke almenaŭ la miaj ja estu interesaj. Ĝis nun mi klopodis ke ili estu sufiĉe bone verkitaj, kaj kun altira enhavo. Ŝajnas ke parte la celo estas atingata, ĉar mi ricevis kelkajn bonajn komentojn, kaj pluraj estis markitaj kiel elstarindaj fare de la redaktoroj mem. Bona parto ne estas tute originala, ĉar mi profitis materialon jam skribitan antaŭe por tiu ĉi kaj aliaj retejoj, sed almenaŭ mi sistemigis ilin, tiel ke, iom post iom, mi kreas koheran kaj altiran enkondukon en nian lingvon.

Mi esperas ke, se vi parolas aŭ iom komprenas la hispanan, vi ĝuos ilin. Kaj se vi deziras ke mi verku pri interesa flanko de la lingvo aŭ la movado, sugestu: kelkfoje estas pli facile verki pri io suflorita ol mem elpensi temon.